Estis
pliaj aferoj pri la lukto en Kobano: la maldekstro firme protektas la
interesan planon nuntempe ezistanta en Mezoriento. Ĝi malfruas du
jarojn, sed oni fikse rigardas la kantonojn de Roĵavo(5),
la tiean laikan sperton, la tiean municipismon, la prigenran agadon,
la povo-dispartigon inter viroj kaj virinoj kaj, kompreneble, la
gerilon, kvazaŭ la kurdaj knabinoj estus nun prenintaj armilojn kaj
ne antaŭ pli ol dudek jaroj. En Eŭskio, ni devus substreki la
laboron faritan rilate al la reakiro de la kurda lingvo, la eldonadoj
kaj la edukado. Same ĝojiga estas tio ke la maldekstro, spite sian
splitiĝemon kaj sian tro oftan blindecon, montris solidarecon al la
milicoj de PPT(6).
Mi timis ke, kun la amaskomunikila bruo, aperus unu el tiuj kiuj,
sidantaj sur la hejma sofo proklamas puran laboratorion de la
maldekstro, denuncanta la konplicecon kun Usono, aŭ denuncante ke
per la bombadoj de Vaŝingtono la lukto de la kurdoj perdas
legitimecon aŭ mi ne scias kion. Bedaŭrinde, ne estus la unua fojo.
Kontraŭdiroj ĉiam estas. La sperto en Suda Kurdio —memoru ke ekde
1991 la kurdoj estas suverenaj en Irako, kaj ke nuntempe la plej
forta institucio en tiu Ŝtato estas la Regiona
Kurda Registaro —
montris kelkajn mizeraĵojn: ofte oni fipartie faris demokration,
estas feŭdaj tradicioj kaj intertriba dispartigo en la nuna
registaro kaj en la klientisma politiko... mi ĉion ĉi scias. Sed ni
ne troigu. En la kunteksto de Proksima Oriento, post la
arabig-politikoj kaj la genocido-provoj de la 80-aj jaroj, ankaŭ tie
oni faris bonan laboron. Kaj Eŭskio donis sian protekton tiucele.
Foje publike kaj ankaŭ per aliaj rimedoj: la lastajn jarojn dekoj da
kurdaj studentoj lernis medicinon kaj aliajn studobjektojn en
Lejoo(7).
Mi
kredas, ke la okazintaĵoj de la lastaj semajnoj superis nin, kiuj
kutime laboras pri Kurdio. Eble iu diros: ĉiam plendante ĉar oni ne
priatentas lin, kaj li ankaŭ plendas kiam oni priatentas? Ne temas
pri tio. Sed vidi la usonajn dekstrulojn, eksarmeanojn, ardajn
kristanojn, komunistojn, la eŭropajn maldekstron, socialdemokration
kaj revolucian antikapitalismon fascinitaj de la kurdoj, ne estas
kutima afero. Eble la afero eĉ superis Turkion; certe jes la
faŭkulan prezidenton. Recep Tayyip Erdongan diris «Kobano tuj
falos», kaj li provokis ordoperturbojn en kiuj mortis preskaŭ
kvardek personoj. La pasintan semajnfinon li diris, ke la PUD/PPT
(siriaj kurdoj) estas «tiel terorismaj kiel PLK(8)».
Lunde usonaj aviadiloj ĵetis al ili armilojn. Kompreneble, tio ne
okazas sen la konsento de Ankaro. Tiun tagon Turkio anoncis, ke ĝi
permesis trapasi sian teritorion al la sudkurdiaj peŝmergoj, por ke
ili atingu Kobanon.
Kobane
estas jam mito en la historio de Kurdio. Bedaŭrinde, temas pri
ĉapitro denove verkita per sango, sed ĝi estas ankaŭ ekzemplo de
espero kaj digneco. Pasintan aŭguston la kurdaj revoluciistoj
(PLK-membroj, PPT-anoj...) faris iom pli ol helpi la peŝmergojn en
Suda Kurdio, Kirkukon(9)
tenante kaj savante la jezidojn de Ŝingalo(10)
(pase dirite, la jihadistoj denove atakas la jezidojn, ne
priatentante la averton de la Uniĝintaj Nacioj ke povus temi pri
genozido). La prezidento Masud Barzani mem aperis en la rifuĝejo
por fuĝintoj de PLK en Maĥmuro(11)
por danki. Nun la peŝmergoj baldaŭ ekiros al Roĵavo. La aliancanoj
de Usono kunlaboras kun la aliancanoj de PLK, kiu ankoraŭ estas en
listo de teroristoj,
kiel neniam antaûe. Ŝajnas ke la paco en Turkio kaj Norda Kurdio
estas multe pli proksima ol hieraŭ. Aŭtuno kaj vintro estas epokoj
de intertraktadoj, por ke printempe ne estu milito. Ni vidos ĉu fine
la Noruzo(12)
de 2015-a alportos justecon kaj pacon al Kurdio.
Notoj:
(Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj)
(1)
Kobanê.
(2)
Eusko Alderdi Jeltzalea, en la eŭska.
(3)
Partio
de la Unio Demokrata (PUD)/Partiya Yekîtiya Demokrat (PYD).
(4)
Eŭska politika partio.
(5)
Rojava.
(6)
Popolaj Protekt-Taĉmentoj (PPT)/Yekîneyên Parastina Gel (YPG)
(7)
Leioa en la eŭska. Urbo en Eŭskio kie situas grava universitato.
(8)
Partio
de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).
(9)
Kerkûk.
(10)
Shingal.
(11)
Mexmûr.
(12)
Newroz.
KLARIGOJ:
Aŭtoro:
Urtzi Urrutikoetxea.
Originale
aperis en la eŭska ĵurnalo Berria la 25-an de oktobro 2014-a.
Tradukis:
AA kaj NXC. Decembro 2014-a.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada