Ĉe
la enirejo de la Kurda Parlamento(1)
en
Erbilo(2)
estas speciala plako kiu havas la subskribon de la Eŭska
Parlamento(3).
“Vi estis la unuaj kiuj ĝis ĉi tie alvenis, kiam Sadam ankoraŭ
regis”, oni diris al mi. Kelkaj gastejsaj(4)
parlamentanoj konfirmis al mi ke ili, fine de la 90-a jardeko, eniris
el Sirio kaŝe trapasinte la riveron Tigriso(5).
Antaŭ
kvin jaroj mi alvenis unuafoje en la Kandil-montaron(6)
por intervjui la gerilon de la kurda movado. Ĉe kabaneto en
montflanko je tri mil metroj kelkaj amikoj pasis la nokton. Matene,
ina batalroto desupris el la monto. La partizanino Ronahi Ahmed estis
ties kapo. Ŝi estas kurdino naskiĝinta en Sirio. Triono de la
gerilanoj kiuj estis en la montoj kontrolitaj de la PLK(7),
jen kontraŭ Turkio jen kontraŭ Irako en tiu momento, estis
naskiĝintaj en Sirio. Iom pli poste, ili formis, ene de la PUD(8),
la PPT-ojn(9)
kiuj liberigos Roĵavon(10)(Okcidenta
Kurdio, ene de la siriaj landlimoj). La movado iniciatita de
Abdulllah Öcalan delonge vidis tion klare: ne eblas la nacia
liberigo se oni daŭras katenita je la tribaj moroj; por elbati la
feŭdismon nepras la ina liberigo.
Nun
en Roĵavo malmultas la alvenintoj el la montaro.
El
vilaĝoj kaj kvartaloj, el la ceteraj partoj de Kurdio, po miloj
estas la aktivuloj kiuj aniĝis en la PPT. Ankaŭ nekurdaj milicanoj,
kristanaj asirianoj, muzulmanaj araboj kaj jezidoj. Kiam la sudkurdaj
peŝmergaj trupoj, armitaj de Usono, fuĝis el Ŝingalo(11)
alvenis la PPT-partizanoj. La de ili malfermitaj trapasejoj, pli lo
io alia, savis milojn da jezidoj.
Kiam
en 2012-a ili liberigis Roĵavon, ili klare konsciis pri la neceso
konstrui landon por ĉiuj loĝantoj. Ili oficialigis la asirian
lingvon. Kunvokis balotadon. Malfermis kurdajn lernejojn: unuafoje
depost la 1930-a jardeko estis instruado en la kurda dum du
lernojaroj. De la politika povo ĝis la armea kampo la genra
vidpunkto trudis sin. Kelkajn monatojn antaŭ la militeksplodo la
poeto Taha Khalil gastigis min ĉe si en Kamjŝlo(12).
Li havis adoleskan filinon kun la nomo Helebce(13).
Kun la rojava revolucio, Helebce laboris en la administrado de tiu
libera Kurdio, same kiel miloj da aliaj inoj. En marto oni ŝin
murdis per bombveturilo en Kamjŝlo. La ridetantan foton de Helebce
ankoraŭ havas en sia fejsbuk-profilo kelkaj siriaj verkistoj.
En
tiu tempo, antaŭ jarduono, vizitis Eŭskion la prezidanto de la PUD,
Salih Muslim. Li ankaŭ estis ĵus perdinta sian filon en la bataloj
cirkaŭ Kobano(14)(antaŭ
la lasta sieĝo okazis kelkaj atakoj fare de la Islama Ŝtato ekde la
pasintjara somero). Antaŭe Muslim vojaĝis tra Eŭropo, en la lokojn
kie la kurda diasporo fortas: Francio, Germanio, Britio, Skandinavio,
Belgio...Escepto estas Eŭskio, ĉar krom kelkaj familioj loĝantaj
en la ĉefurboj ne estas kurda komunumo ĉe ni. Sed spite al tio ĉi,
li montris specialan intereson veni ĉe nin, por koni nian landon,
organizojn kaj partiojn.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada