Rhodi
Mellek. Reprezentanto de la PUD(1)
en Bruselo.
Mellek
kredas je la socia projekto, kiun la kurdoj starigis en la nordo de
Sirio, kaj opinias, ke ĝi povas esti efika por pacigi la landon. “Ne
estas ideo pri ŝtato, la popoloj memmastrumas sin”.
“Mirindas,
ke io tia naskiĝas el milito.” Post jardekoj de subpremado Roĵavo
vidis la lumon, kvankam ankoraŭ ĝi troviĝas tutmeze de milito. La
siriaj kurdoj regas sian teritorion kaj fondis “progreseman,
demokratan kaj egalecan socion”, laŭ la vortoj de Rhodi Mellek
(Kandli, Kurdio, 1978). Ŝi estas la reprezentanto de la PUD(1)
en Bruselo kaj membro de la ina movado MLI-S(2).
Ŝi vizitis Eŭskion dum la lastaj tagoj, invitita de la Eŭska
PEN-Klubo okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo. Si bedaŭras, ke
Okcidento subtenis la islamistojn dum la packonferenco de Ĝenevo.
“Ĉu tiuj devas solvi la sirian aferon?”
Ĉu
vi havas esperon rilate la batalhalton?
Ĝi
povas esti bona komenco, kial ne? Sed -oni devos vidi... Iuj provas
profiti por ataki. Ni havas la rajton je memdefendo, kaj se oni
eniros la kurdan teritorion, ni nin defendos.
Baŝar
al-Asad kunvokis baloton. Ĉu la PUD pretas partopreni?
Eble
iuj kurdoj ĉeestos, sed mi ne kredas ke la PUD partoprenos.
Pasintan
semajnon la LFK(3) agnoskis sian respondecon rilate la atencon en
Ankaro. Tamen, la prezidento de Turkio Recep Tayyip Erdogan obstinas
aserti, ke la farintoj estas siriaj kurdoj.
Erdogan
faros kion ajn, por ke la kurdoj ne kontrolu lian sudan landlimon,
por daŭrigi provizi per armiloj la IŜ-on kaj aliajn ĝihadismajn
grupojn. Ian ajn ekskuzon li serĉos por enmiksiĝi en la landajn
aferojn kaj ne haltos. Turkio agas fripone.
Dum
longa tempo vi suferis persekutadon flanke de la siria registaro. Sed
lastatempe oni povus trovi paralelecon inter la movoj de la kurdaj
milicoj kaj la siria armeo. Ĉu ŝanĝiĝis la rilato kun la
registaro?
Dum
jaroj la kurdoj estis subpremataj. Niajn lingvon kaj ĉiujn aliajn
kulturajn esprimojn oni malpermesis al ni. Ne nur en Sirio, ankaŭ en
aliaj landoj oni klopodis malaperigi la historion de la kurdoj. En
Sirio la familio al-Asad kruele punis la kurdojn. Komence de la
milito la armeo retiriĝis el nia teritorio, ĉar ĝi ne volis
malfermi alian fronton. Speciala estas la rilato inter la kurdoj kaj
la registaro, sed ni ne estas aliancanoj. Ni ŝatas nek la
registaron, nek la Islaman Ŝtaton. Ni havas nian politikan projekton
kaj ni volas nenion komunan kun ili.
Baŝar
al-Asad estas dirinta ke li pretus agnoski aŭtonomecon al la kurdoj.
Nemiam
mi fidis la vorton de Baŝar al-Asad, kaj neniam mi fidos ĝin.
Oni
ne povas scii kiel finos la milito. Kio estos pli bona por la kurdoj,
la venko de al-Asad aŭ tio, ke la ribelantoj kaptu la povon?
Ni
prioritatigas politikan solvon por tuta Sirio. Baŝar devas foriri,
sed iel ajn ni devas eviti, ke la islamistoj kaptu la povon. Kiel
eble plej baldaŭ la milito devas finiĝi, ĉar estas pli kaj pli da
mortintoj kaj rifuĝintoj, kaj Turkio uzas ilin por ĉantaĝi. Oni
forprenis ilian homecon kaj ŝanĝis ilin en marĉandilon. Estas
hontinde.
Ĉu
kunigi la kantonojn de Afrino(4) kaj Kobano estas celo de la kurdoj?
Kompreneble.
Kial? Ĉar estas tre strategia loko. El Turkio la IŜ ricevas helpon
kaj ĝihadistojn. Afrino estas izolita kaj riskas esti sufokita.
Logikas doni kontinuecon al la teritorioj de la kurdoj.
Sed
en tiu terpeco la kurdoj ne estas majoritato. Ĉu ne estus danĝere
por la PPT(5)-milicoj?
Ni
ne trudos niajn flagon nek lingvon al iu ajn. Ĉiuj havas lokon en
nia socia projekto. Ni batalas por la homeco kaj la demokratio.
En
la okcidentaj amaskomunikiloj ofte oni aŭdas la vortojn “moderaj
ribeluloj”. Kontraŭ kiuj batalas la kurdoj en la urbo Azaz?
Ĉiuj
estas branĉoj de al-Kaida. Simple ili ŝanĝas sian nomon.
Aliflanke, la PPT
estas
en la Demokrata Siria Konsilio- kune batalante kun asirianoj kaj
araboj.
La
siriaj kurdoj havas rilaton kun Usono kaj Rusio. Ĉu eblos gardi tiun
ekvilibron dum longa tempo?
Ŝajnas
al mi ke ne, ĉar la strategio de Usono malklaras. Ne estas, ke ambaŭ
potencoj amas la kurdojn, sed temas pri iliaj politikaj kaj
strategiaj interesoj. Ili helpas armee, sed ne subtenas la socian
projekton.
Al
la Packonferenco de Ĝenevo oni ne invitis la kurdojn, laŭ la peto
de Turkio.
Okcidento
subtenis la islamistojn en Ĝenevo. Ĉu tiuj devas solvi la sirian
aferon? Tamen nin oni ekskludis. Hipokritecego estas en Ĝenevo.
Kion
vi opinias pri la armea interveno de Rusio? Ĝi rompis la militan
ekvilibron.
Se
la islamistoj estas ĝia celo, bone ŝajnas al mi, sed al mi ne
plaĉas, kiam ĝi mortigas civilulojn. Mi estas por la pacigado.
Estas malsameco inter la kurdaj fortoj kaj la ceteraj. La niaj estas
memdefendaj milicoj. Nian projekton ili protektas kontraŭ tiuj, kiuj
trudeniras nian teritorion.
La
siriaj kurdoj estis devigitaj batali, sed nun vi kontrolas vian
teritorion. Vi demonstris ke en Mezoriento eblas alia socia modelo.
La
revolucio en norda Sirio kunportis bonaĵojn al ni, kaj ilin ni devas
protekti. Kune kun la proklamo de niaj teritorio kaj rajtoj, ni
disvolvis socian projekton por protekti la civitanojn fronte al ĉiu
ajn perforto. Ĝi venis post pedagogia kaj revolucia laboro: la
civitanoj, inoj kaj viroj je la sama nivelo, politikiĝis por lukti
flanke de la kurdaj identeco kaj lingvo. Ĉiu vilaĝo memmastrumas
sin; ne ekzistas la ideo pri ŝtato. La kvartaloj, la vilaĝoj, la
kunvenoj... fine la homoj administras la ĉiutagaĵojn, ne estas
ŝtato. Duono de la kunvenanoj estas viroj, kaj la alia duono estas
inoj.
Kiun
rolon plenumas la inoj en la socio?
La
rajtoj de la inoj estas eksterordinare gravaj por ni. La ino vivas
koloniigita, kaj tion ni volas frakasi. La ino estas en la mezo de la
socio por ni. Dum la sieĝo de Kobano oni vidis tion; ŝi estis en
la unua linio de la milita kampo. Jen kontraŭ la IŜ jen kontraŭ la
vidpunkto de la masklisma kaj feŭda diktaturo.
Sirio
estas plureca lando. Kiun lokon havas la ceteraj etnoj en tiu ĉi
socia projekto?
Jes,
Sirio estas mozaiko: araboj, asirianoj, kurdoj, alavitoj,
ŝijaistoj... Ni ne volas alian civilan militon en nia teritorio.
Reprezentantoj de ĉiuj etnoj partoprenas en niaj kunvenoj, kaj ĉiuj
lingvoj estas protektataj.
Vi
havas fortan rilaton kun la PDP(6)
de Norda Kurdio(7),
sed kia estas via rilato kun la RKR(8)
de
Suda Kurdio(9)?
En
Irako oni vivas laŭ feŭda sistemo; estas pli kaj pli da moskeoj kaj
ili estas ege pli islamigitaj. Oni estas pli proksime de la ankara
politiko, de la PJD(10).
Ankaro investis en multajn projektojn, kaj por ili ĝi estas ĉefurbo.
La projekto de Barzani ne estas demokrata. Kontraŭe, Abdullah Öcalan
por ni estas gvidanto, filozofo.
Notoj
(Nomoj
en la kurda lingvo krom la indikitaj):
(1)
Partio de la Unio Demokrata (PUD)/Partiya Yekîtiya Demokrat (PYD).
(2)
Movado de la Liberaj Inoj-Stelo (MLI-S)/Yekîneyên Jinên Azad-Star
(YJA-Star).
(3)
Liberigaj Falkoj de Kurdio (LFK)/Teyrênbazê Azadiya Kurdistan
(TAK).
(4)
Afrino-Efrîn.
(5)
Popolaj Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Gel). Inaj
Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Jinê).
(6)
Partio Demokrata de la Popolo (PDP)/Partiya Demokratik a Gelan (PDG).
Halklarin Demokratik Partisi (HDP), en la turka.
(7)
Norda Kurdio/Bakurê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la Turka
stato.
(8)
Regiona Kurda Registaro (RKR)/Hikumetî Herêmî Kurdistan (HHK/KRG).
(9)
Suda Kurdio/Bashurê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la Iraka
ŝtato.
(10)
Partio de la Justeco kaj la Disvolviĝo (PJD)/Adalet ve Kalkinma
Partisi (AKP), en la turka.
KLARIGOJ:
Intervjuo
de Adrian Garcia (Bilbo) originale aperinta en la eŭska ĵurnalo
Berria la 27-an de Februaro 2016-a.
Tradukis: NXC. Aprilo
2016-a.
Provlegis: DS kaj AA.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada