Pri la subpremado de la kurdoj paroladas Fathi ĝenerale kaj pri tiuj, kiuj vivas sub la rego de Irano speciale, ĉar de tie ŝi forfuĝis. Por la estontenco ŝi agas cele al organizado de “novaj sociaj frontoj”.
Maryam
Fathi (Marivan, Kurdio, 1982) antaŭ jaro alvenis en Bilbon kun sia
filo. Antaŭ kvin jaroj ŝi forlasis sian landon, Orientan
Kurdion(1).
Estis kruta vojaĝo, malfacila komenco en la ekzilo, sed tie restinte
atendus ŝin la karcero pro ŝia lukto favore al la inaj rajtoj. Ŝi
prelegis en Hernanio pri la ina lukto ene de semajna staĝo dediĉita
al Kurdio.
Kiel
vi vivas la Noruzon(2)
en la ekzilo?
Por
ni ege malfacilas esti for de la hejmo. De la infaneco ĝi estas la
nura festo, kiun ni sentas kiel nian. Ĉi-jare estas speciale kruele.
En
la lastaj jaroj oni aŭdis pacmesaĝojn okaze de la Noruzo. Tamen,
tiun ĉi jaron la kunteksto estas tute alia.
La
espero estas parto de nia popolo. Ni kredas je la estonteco sed la
situacio estas kruela. Depost la junia balotado en Turkio, kaj ankaŭ
antaŭe, la Turka Registaro bombadas aviadile la montojn de Kurdio.
Ankaŭ tiujn, kiuj kuŝas en la iraka flanko. Kaj ĝi sturmis per
tankoj urbojn kaj vilaĝojn kaj mortigis centojn da civiluloj. La
turka registaro ne volas agnoski la rajtojn de la kurda popolo. Ĝi
sentas sin minacata ĉar ni avancis en la siria flanko.
El
Roĵavo(3)
venis bona novaĵo lastatempe, per la proklamo de Kurda Federacio .
Temas
pri ege grava paŝo, kiu donas forton al ni por esti kuraĝaj fronte
al la masakro. Ĉio, kio okazas en iu ajn parto de Kurdio influas sur
ĉiujn kurdojn, ĉar ni batalas por faligi ĉiujn landlimojn, kiujn
oni trudis al ni perforte. En la siria flanko, liberiginte Roĵavon,
ni estas liberigantaj la kurdojn el sub la rego de Irano. Kiam la
Turka Registaro masakras, ĝi agas kontraŭ ĉiuj kurdoj.
Pri
la kurda teritorio sub la rego de Irano venas malplej da novaĵoj.
Kia estas la situacio?
Estas
la regiono plej izolita dum la lastaj 35-40 jaroj. Irano mem estas
ankaŭ izolita lando. Ĝi estas armeigita la tutan jaron. La irana
registaro havas neniun kompromison respekti la homajn rajtojn, kaj
surstrate oni tre facilanime pafas kontraŭ la homoj. La grupoj kaj
politikaj partioj favorantaj la inajn kaj homajn rajtojn ne povas
labori, se ili ne agas laŭ la ordonoj de la registaro. Kiam oni
kaptas socian aŭ feminisman aktivulon, oni tiun submetas al
kvinminuta juĝado, sen advokato, kaj tiun deklaras malamiko de dio;
oni kondamnas je dumviva mallibereco aŭ ekzekutas. La prizonuloj
suferas tre kruelajn torturojn, oni seksperfortas ilin, kaj estas
multaj en tiu situacio. La celo estas timigi la loĝantaron, por ke
ĝi ne moviĝu.
Kun
la nova registaro de Ruhani(4),
ŝanĝiĝos la situacio de la kurdoj?
Ni
ŝatus, sed ne. Ĵus okazis balotado por la parlamento, sed nur ili
decidas kiu povas sin prezenti por atingi reprezentantecon kaj kiu
ne. Ilian kribadon sukcesas trapasi nur tiuj, kiuj estas je la flanko
de la registaro. Ni ne havas reprezentanton.
Pri
kio laboras nun la partioj DPIK(5),
Komele(6)
kaj PLVK(7)?
Ili
estas eksterleĝaj. La PVLK gerilas en la montoj. La DPIK kaj Komele
restas en la kampadejoj de Suda Kurdio(8).
Se la irana registaro vidas, ke estas reprezentantoj, kiuj rilatas
kun ili, ĝi ekas juĝproceson. La nia estas memdefenda lukto, ĉar
militon ni havas ĉiam hejme. La DPIK kaj Komele gerilis dum multaj
jaroj kontraŭ la irana registaro, sed ili lasis la armilojn, ene de
akordo, kiam oni starigis la RKR(9).
Kiun
strategion disvolvas nuntempe la milita branĉo de la PLVK?
La
nura partio, kiu nuntempe subtenas la partizanan lukton estas la
PLVK, kaj ĉi havas virajn kaj inajn taĉmentojn. En 2010a estis
grava interpuŝiĝo inter Irano kaj la PLVK. Irano kaj la RKR paktis
batalhalton, interŝanĝe de la ĉeso de la ekzekutoj. Sed tio ne
signifas, ke la gerila lukto finiĝis. En ĉiuj montoj estas
partizanoj, ĉiam pretaj batali. Sed ni ne povas militi en la kvar
partoj de Kurdio. Ni ŝanĝis la strategion.
Kiu
estas la nuna strategio?
Se
orienta kurdio ne militas, estas pro la nuna strategio. Nia strategio
estas eduki la loĝantojn je egaleco. Ni havas la konfederacian
sistemon. Mi pretigas la socion, el la flanko de la edukado,
starigante kanalojn favore al la inoj. Same kiel en Roĵavo(3),
ni konstruas en la asocia teksaĵo novajn sociajn frontojn por la
estonto. Ni havas rilatojn kun la aliaj nacioj Irano por alfronti
ties registaron kaj, kiam alvenos la momento, ni estos pretaj. Ni ne
volas en Irano tion, kio nun okazas en Sirio.
En
la gerilo la inoj kaj la viroj samnivele agadas.
Inoj
kaj viroj devas esti samproporcie en ĉiu partio kaj grupo, kiu
batalas favore al Kurdio. La inoj eniris la makison en la 90-aj
jaroj, kaj nia lukto disvastiĝas al ĉiuj kampoj, ĉar sen egaleco,
ne estas libereco.
KLARIGOJ:
Intervjuo
de A. Mujika Tolaretxipi (Hernanio) originale aperinta en la eŭska
ĵurnalo Berria la 22-an de Marto 2016-a.
Tradukis:
NXC. Majo 2016-a.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada