Almenaŭ
ĉirkaŭ 1200 kurdoj arestitaj. Kvar policanoj, kvar soldatoj kaj tri
civiluloj mortintaj. Laŭ la turka gazetaro la bombadoj kontraŭ la
PLK(1)
mortigis 200 homojn. Ĉu gravas tiaj nombroj? Kiel transformis Ankaro
la, al la mondo tiel propagandita, militon kontraŭ la Islama Ŝtato
en infero por la kurdoj?
La
registaro celis la ĝihadistojn sed dispremis la kurdojn. Ĝuste
tiujn, kiuj plej suferis pro la Islama Ŝtato kaj la nuraj, kiuj
alfrontis la plej grandan barbaraĵon de la XXI-a jarcento.
La
infero de la kurdoj estas la revo de Erdogan. Recep Tayyip Erdogan
volas forlasi la parlamentan sistemon kaj amasigi povojn en la
prezidenteco. Nun, la povoj de Erdogan estas similaj al tiuj de la
germana prezidento, sed li volas esti la Obama de Turkio kaj se
eblus, la Obama de Mezoriento. Sed la balotado de la 7-a de Junio
nuligis tiun revon. La
erdogana Partio de la Justeco kaj la Disvolviĝo(2)
perdis la majoritaton kaj krome la PDP(3) trapasis la sojlon de la
10%, kurdoj estas la plej granda parto de tiu ĉi koalicio, kaj
malebligis la revon
de Erdogan.
Turkio
bombatakis la Islaman Ŝtaton dum du horoj. Kontraŭe, ekde la
pasinta ĵaŭdo, ĝi bombadas la PLK-on senĉese. Pacproceso estis
survoje, kvankam haltigita dum monatoj, la internacia komunumo petis
al Turkio fermi la landlimon, por ke nek armiloj nek batalantoj
atingu Sirion, kaj aktive batali kontraŭ la ĝihadistoj. Sed kial la
registaro esprimas aferon kaj faras alian tute kontraŭan?
La
ĵurnalisto Cengiz Çandar donis la respondon en la turka ĵurnalo
Hurriyet.
Jen la titolo: “Ekskuzo: lukto kontraŭ la terorismo; celo: venĝo
pro la 7-a de Junio”. Fruigi la balotadon, krimigi la PLK-on kaj
izoligi la PDP-on.
Jen la celoj.
En
la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato la PLK ricevis la simpation de
multaj homoj. Sed se la gerilo respondas per perforto al la ŝtata
perforto la registaro sukcesos izoligi la PDP-on.
Antaŭ
unu semajno la PJD komencis intertraktadon kun la RPP(4)
por formi registaron. Sed kio antaŭ dek tagoj estis farebla estiĝis
neebla. Je la komenco de la policaj amasarestoj Veli Agababa,
vicprezidanto de la RPP, nomis la okazintaĵojn “civila puĉo”.
Sekvintan tagon, Selahattin Demirtas, prezidanto de la PDP, same
esprimis sin kaj aldonis ke tio estas bato de Erdogan kontraŭ la
pacproceso kaj la demokratio.
Se miraklo ne okazos dum la venontaj tagoj, la vojo por la erdogana
revo glatiĝos. La kalkulo de Erdogan estas ke li akiros voĉojn en,
meze de tiu perforta etoso, plifruigitaj balotadoj. Kaj tio eblas,
ĉar granda parto de la gazetaro metis sin je lia flanko; kelkaj
plezure, kaj aliaj pro timo je la erdoganaj punoj. Ili cenzuris la
kurdajn politikistojn kaj la plejmulto limigas sin al publikigo de la
oficialaj depeŝoj. Se ne formiĝos koalicia registaro kaj la
perforto pliampleksiĝos, Erdogano aperos por memorigi pri la
“stabilaj jaroj” kaj substreki la gravecon de la majoritate
formita registaro.
Kaj
kio se la registaro devas plenumi sian promeson al Usono? Tio estas,
ataki la Islaman Ŝtaton? Kion faros la ĝihadistoj? Antaŭ kelkaj
tagoj unu ĵurnalo publikigis ke la Istambula Sekurec-Oficejo ordonis
interrompi la feriadon al la policanoj, ĉar estas risko de kamikazaj
atakoj en la superbazaroj kaj la metroo. Neniu forneis la novaĵon.
Oni malpermesis ĉiujn manifestaciojn kaj kiun ajn protestgrupiĝon
la Polico subpremegas.
Malĝojo,
kolero kaj zorgo ĉefas inter la kurdoj, ĉefe inter tiuj kiuj
subtenis la PDP-on, ĉar ili opiniis ke, atinginte la parlamenton,
oni baros la vojon al la diktaturo de Erdogan. Sed nun, krom inter la
kurdoj, la zorgo etendiĝis al la turkoj. Zorgo estigita de homo kiu
volas la absolutan povon kaj, pro tio, zorgo je la risko estiĝi
civila milito.
Notoj:
(Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj)
(1)
Partio
de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).
(2)
Partio de la Justeco kaj la Disvolviĝo (PJD)/Adalet ve Kalkinma
Partisi (AKP), en la turka.
(3)
Partio Demokrata de la Popolo (PDP)/Partiya Demokratik a Gelan (PDG).
Halklarin Demokratik Partisi (HDP), en la turka.
(4)
Respublika Popola Partio (RPP)/Cumhuriyet Halk Partisi (CHP), en la
turka.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada