Socia
Ribelo (Sosyal Isyan) estas anarĥiisma grupo aganta en Istambulo kiu
deklaris sian solidarecon kun la revolucio en Roĵavo kaj iris al la
regiono por subteni la lukton kaj rekostruadon de Kobano. La grupo
kuniĝis kun la Unuiĝintaj Liberigfortoj (Birleshik Özgürlük
Güçleri. BÖG), ampleksa grupo de komunistoj kaj aliaj revoluciaj
gerilgrupoj kiu aliĝis al la lukto en Roĵavo. Ili enhavas verdajn
anarĥiistojn, ekologiistojn kaj komunistojn el diversaj landoj.
La
kamaradoj publikigis kvanton da intervjuetoj en kiuj ili alvokas por
subteno de la revoluciaj anarĥiistoj. La hispana batalanto Sherwani
legas en komunikaĵo de la grupo pri la internaciaj lukto kaj
solidarecoj kiel esprimo de la revolucio:
“Ni
starigis ligojn kun la rezistado de Kobano por akiri la venkon kaj
poste daŭrigi niajn aktivaĵojn amplekse en Kobano. La Unuiĝintaj
Liberigfortoj komencis laborante je la rekonstruado de la komunuma
vivo en Kobano same kiel defendante la revolucion. [...] Liberecanoj,
ekologiistoj, kontraŭkapitalistoj, ĉiuj diverskoloraj fortoj aliĝis
al ni konservante sian propran memorganizadon kaj esprimformon kaj
ili batalas kontraŭ la kapitalisma sistemo kiu malamikas kontraŭ la
naturo. La solidareco estas esenca kaj decidiga en Kobano, pro tio,
kaj por daŭre strebi al partopreno en la ribelo, ni decidis daŭrigi
antaŭen”.
Organizu
vin! Armu vin! Revoluciu!
Sosyal
Savas.
KLARIGOJ:
Vidbendo
de la komunikaĵo (en la angla) spekteblas en:
Originale
aperinta en: Rabble UK. El la blogo “Rojava no está sola”
tradukis NXC: Marto 2015-a.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada