KOMUNIKAĴO
DE LA NKL-ILA(*)
Ekbrulis
pro indigno la stratoj de Turkio post la kamikaza atenco de la
fundamentismaj murdistoj de la Islama Ŝtato en Pirsuso(1)
kaj la cinika, hontiga kaj krima sinteno kiun post tio prenis la
turka registaro. Amasaj manifestacioj kaj perfortaj kunfrontiĝoj, en
preskaŭ ĉiuj turkaj urboj, de Istambulo ĝis la majoritate kurdaj
regionoj, esprimis la koleron de loĝantaro kiu ribelas kontraŭ la
kompliceco, pli kaj kaj pli evidenta, inter la registaro de Erdogan
kaj la kalifejo de Abu Bakr al-Baghdadi(2).
La
oficiala respondo ne atendis: centoj da kurdaj kaj maldekstraj
aktivuloj arestitaj, bombado de la pozicioj de la PLK(3)
en
Irako kaj de la PPT(4)
en norda Sirio kaj, ĝenerale, perfortado kiu finis la pacproceson
kaj la batalhalton validan dum la lastaj jaroj. Ni ne trompiĝu, eĉ
se kelkaj aeratakoj kaj arestoj estis direktitaj kontraŭ la IŜ kaj
ties simpatiantoj, tio ne signifas ke ili estas la ĉefaj celoj de la
ofensivo. Ĉiaokaze ili estas la alibio de la cinika sinteno de la
turka registaro, kies respondo al la masakro en Pirsuso estas
alsturmi la viktimarojn kaj aresti la kamaradojn de la mortintoj.
Sufiĉas konsideri ke 85% el la arestitoj post la atenco estas kurdaj
aŭ maldekstraj aktivuloj kaj nur la cetera 15% estas ĝihadistoj.
Kio antaŭe estis suspekto nun estas distrumpetita sekreto: la turkaj
ŝtato kaj registaro kunlaboras kun la Islama Ŝtato en ĝia batalo
kontraŭ la sekularaj kaj revoluciaj fortoj en Turkio kaj Kurdio.
De
unu flanko, la 32(5)
murditoj
kaj la dekoj da vunditoj inter la brigadistoj kunvenintaj en Pirsuso,
por aliĝi al la rekonstruado de Kobano, estas klara mesaĝo por la
laikaj kaj progresemaj sektoroj de la islama mondo: por la religiaj
integristoj ĉiu defendanto de la libereco fronte al la tiraneco
indas je morto.
En
la lasta instanco, for de iu ajn ekskuzo etna aŭ religia, la
kalifejo ne estas pli ol la kultura formo de la totalisma ŝtato, en
ties plej barbara kaj maltolerema versio. Nomi la Islaman Ŝtaton
nazia aŭ faŝisma estus anakronisma. Sed, kiel indikis diversaj
aŭtoroj, la modelo por la kalifejo ne estas la origina mezepoka, sed
la totalismaj diktatorecoj de la XX-a jarcento, garnitaj per teokrata
mantelo.
De
la alia flanko, estas en tia tereno kie la turka registaro trovas pli
da afineco kun la Islama Ŝtato ol kun la laikaj kaj progresemaj
sektoroj de sia lando, des pli konsiderante ties aŭtoritatisman
drivadon, des pli akriĝanta ju pli da subteno ĝi perdas. Tial ĝin
zorgigas pli la establiĝo de kontestema mobilizado en Turkio aŭ
Kurdio ol la kontraŭhomaraj krimoj kiujn povas plenumi la
ĝihadistoj. La genocido, la seksa sklavigado de infaninoj kaj
adoleskantinoj de etnaj minoritatoj, la senjuĝaj ekzekutoj per plej
kruelaj metodoj, la torturo, la persekuto kontraŭ la gejoj, la
subpremado kontraŭ la inoj kaj ĝenerale ĉiuj la barbaraĵoj
ligitaj al senkatenigita kaj skizofrenie teokrata ŝtata povo, ŝajne
ne zorgigas la turkan ŝtaton pli ol la establiĝo de liberaj zonoj
en la nordo de Sirio kaj ties rilato kun la kontestema maldekstra
opozicio en Turkio mem.
La
staton en Mezoriento oni ne povas klarigi kiel alfrontado inter
araboj kaj okcidentanoj, kristanoj kaj islamanoj aŭ inter kurdoj kaj
turkoj, kvankam ĉiuj tiuj aspektoj ankaŭ ĉeestas. Ne
preterlasinda, la kamikazo de Pirsuso estis tiel kurda kiel la
milicaninoj de la IPT(4)
kiuj ĉiutage sendas la fanatikulojn de la IŜ putriĝi en ties
inferon. Fine, ili ambaŭ estas sunaismaj islamanoj, same kiel la
taĉmentoj de la Libera Siria Armeo(6),
kiuj batalas en Roĵavo kontraŭ la IŜ kaj la diktatoreco de
Al-Assad, eĉ se ili malpli ĉefrolis ĉe la amaskomunikiloj. Kio
okazas nun en Turkio kaj Roĵavo estas iel civila milito inter la
partianoj de teokratia diktatoreco, speco de totalisma ŝtato
adaptita al la kulturaj kaj historiaj partikularaĵoj de la regiono,
kaj la malamikoj de la religia trudado. Tio ĉi estas movado kiu
ripetiĝas en multaj islamaj socioj, kvankam neniel la alfrontado
estas tiel akra kaj perforta kiel tie ĉi. Se al tio ĉi oni aldonas
la revolucian kaj kontraŭŝtatan idearon de la demokrata
konfederaciismo kiun defendas la PPT-milicoj en la nordo de Sirio,
oni komprenos kial la turka registaro timas pli sian internan
opozicion kaj la stariĝon de liberaj zonoj transe de sia landlimo ol
la armeo da senkapigantoj kaj kamikazaj fanatikuloj de la kalifejo.
Armita popolo konkeranta sian liberecon estas la koŝmaro de kiu ajn
ŝtato.
Superante
la diferencojn kaj sen fali en idealigadon, la NKL reasertas sian
kompromison kun la libereco kaj kontraŭ la fanatikismo kaj la
aŭtoritatismo, kaj pro tio sendas fratan kaj liberecanan brakumon al
tiuj kiuj ĉiutage alfrontas la bombojn kaj kuglojn de la terorismaj
ŝtatoj por defendi spacojn liberaj de tiraneco, kiuj ankaŭ estas
niaj. La sango de la martiroj de Pirsuso, de la manifestaciantoj
murditaj de la turka polico, kaj de la gemilicanoj kiuj alfrontas
ĉiutage la fundamentismon estas la sama kiu batas en niaj koroj kun
liberecana aspiro. Ilia oferemo ankaŭ konstruas nian liberecon kaj
pro tio ni estos eterne dankaj al ili. Ilia venkoj estas la niaj.
Gekamaradoj, fortan solidarecan brakumon.
NKL-ILA,
Sekretariejo de Eksteraj Rilatoj.
1-a
de Aŭgusto 2015-a.
Notoj:
(Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj)
(*)
Nacia Konfederacio de la Laboro-Internacia Laborista Asocio/
Confederación Nacional del Trabajo-Asociación Internacional de los
Trabajadores (CNT-AIT), en la hispana.
(1)
Pirsûs (Suruç, en la turka).
(2)
Kromnomo de Ibrahim Awwad Ibrahim Ali al-Badri al-Samarrai.
Memproklamita kalifo de la tiel nomata Kalifejo de la Islama Ŝtato.
(3)
Partio
de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).
(4)
Popolaj Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Gel). Inaj
Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Jinê).
(5)
Post la apero de tiu ĉi komunikaĵo mortis unu el la vunditoj, do la
nombro jam atingas 33 viktimojn.
(6)
Al-Ŷayŝ Al-Suri al-Hurr, en la araba.
KLARIGOJ:
Fonto:
CNT. Aperinta en la blogo “Rojava no está sola”.
Tradukis
NXC. Aŭgusto 2015-a.
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada