dimecres, 3 d’agost de 2016

“Solidarece kun ĉiuj batalantoj kontraŭ la aŭtoritatismo kaj la aŭtokratio en turkio kaj kurdio”


KOMUNIKAĴO DE LA NKL-ILA(*)

Ekbrulis pro indigno la stratoj de Turkio post la kamikaza atenco de la fundamentismaj murdistoj de la Islama Ŝtato en Pirsuso(1) kaj la cinika, hontiga kaj krima sinteno kiun post tio prenis la turka registaro. Amasaj manifestacioj kaj perfortaj kunfrontiĝoj, en preskaŭ ĉiuj turkaj urboj, de Istambulo ĝis la majoritate kurdaj regionoj, esprimis la koleron de loĝantaro kiu ribelas kontraŭ la kompliceco, pli kaj kaj pli evidenta, inter la registaro de Erdogan kaj la kalifejo de Abu Bakr al-Baghdadi(2). La oficiala respondo ne atendis: centoj da kurdaj kaj maldekstraj aktivuloj arestitaj, bombado de la pozicioj de la PLK(3) en Irako kaj de la PPT(4) en norda Sirio kaj, ĝenerale, perfortado kiu finis la pacproceson kaj la batalhalton validan dum la lastaj jaroj. Ni ne trompiĝu, eĉ se kelkaj aeratakoj kaj arestoj estis direktitaj kontraŭ la IŜ kaj ties simpatiantoj, tio ne signifas ke ili estas la ĉefaj celoj de la ofensivo. Ĉiaokaze ili estas la alibio de la cinika sinteno de la turka registaro, kies respondo al la masakro en Pirsuso estas alsturmi la viktimarojn kaj aresti la kamaradojn de la mortintoj. Sufiĉas konsideri ke 85% el la arestitoj post la atenco estas kurdaj aŭ maldekstraj aktivuloj kaj nur la cetera 15% estas ĝihadistoj. Kio antaŭe estis suspekto nun estas distrumpetita sekreto: la turkaj ŝtato kaj registaro kunlaboras kun la Islama Ŝtato en ĝia batalo kontraŭ la sekularaj kaj revoluciaj fortoj en Turkio kaj Kurdio.
De unu flanko, la 32(5) murditoj kaj la dekoj da vunditoj inter la brigadistoj kunvenintaj en Pirsuso, por aliĝi al la rekonstruado de Kobano, estas klara mesaĝo por la laikaj kaj progresemaj sektoroj de la islama mondo: por la religiaj integristoj ĉiu defendanto de la libereco fronte al la tiraneco indas je morto.
En la lasta instanco, for de iu ajn ekskuzo etna aŭ religia, la kalifejo ne estas pli ol la kultura formo de la totalisma ŝtato, en ties plej barbara kaj maltolerema versio. Nomi la Islaman Ŝtaton nazia aŭ faŝisma estus anakronisma. Sed, kiel indikis diversaj aŭtoroj, la modelo por la kalifejo ne estas la origina mezepoka, sed la totalismaj diktatorecoj de la XX-a jarcento, garnitaj per teokrata mantelo.
De la alia flanko, estas en tia tereno kie la turka registaro trovas pli da afineco kun la Islama Ŝtato ol kun la laikaj kaj progresemaj sektoroj de sia lando, des pli konsiderante ties aŭtoritatisman drivadon, des pli akriĝanta ju pli da subteno ĝi perdas. Tial ĝin zorgigas pli la establiĝo de kontestema mobilizado en Turkio aŭ Kurdio ol la kontraŭhomaraj krimoj kiujn povas plenumi la ĝihadistoj. La genocido, la seksa sklavigado de infaninoj kaj adoleskantinoj de etnaj minoritatoj, la senjuĝaj ekzekutoj per plej kruelaj metodoj, la torturo, la persekuto kontraŭ la gejoj, la subpremado kontraŭ la inoj kaj ĝenerale ĉiuj la barbaraĵoj ligitaj al senkatenigita kaj skizofrenie teokrata ŝtata povo, ŝajne ne zorgigas la turkan ŝtaton pli ol la establiĝo de liberaj zonoj en la nordo de Sirio kaj ties rilato kun la kontestema maldekstra opozicio en Turkio mem.
La staton en Mezoriento oni ne povas klarigi kiel alfrontado inter araboj kaj okcidentanoj, kristanoj kaj islamanoj aŭ inter kurdoj kaj turkoj, kvankam ĉiuj tiuj aspektoj ankaŭ ĉeestas. Ne preterlasinda, la kamikazo de Pirsuso estis tiel kurda kiel la milicaninoj de la IPT(4) kiuj ĉiutage sendas la fanatikulojn de la IŜ putriĝi en ties inferon. Fine, ili ambaŭ estas sunaismaj islamanoj, same kiel la taĉmentoj de la Libera Siria Armeo(6), kiuj batalas en Roĵavo kontraŭ la IŜ kaj la diktatoreco de Al-Assad, eĉ se ili malpli ĉefrolis ĉe la amaskomunikiloj. Kio okazas nun en Turkio kaj Roĵavo estas iel civila milito inter la partianoj de teokratia diktatoreco, speco de totalisma ŝtato adaptita al la kulturaj kaj historiaj partikularaĵoj de la regiono, kaj la malamikoj de la religia trudado. Tio ĉi estas movado kiu ripetiĝas en multaj islamaj socioj, kvankam neniel la alfrontado estas tiel akra kaj perforta kiel tie ĉi. Se al tio ĉi oni aldonas la revolucian kaj kontraŭŝtatan idearon de la demokrata konfederaciismo kiun defendas la PPT-milicoj en la nordo de Sirio, oni komprenos kial la turka registaro timas pli sian internan opozicion kaj la stariĝon de liberaj zonoj transe de sia landlimo ol la armeo da senkapigantoj kaj kamikazaj fanatikuloj de la kalifejo. Armita popolo konkeranta sian liberecon estas la koŝmaro de kiu ajn ŝtato.
Superante la diferencojn kaj sen fali en idealigadon, la NKL reasertas sian kompromison kun la libereco kaj kontraŭ la fanatikismo kaj la aŭtoritatismo, kaj pro tio sendas fratan kaj liberecanan brakumon al tiuj kiuj ĉiutage alfrontas la bombojn kaj kuglojn de la terorismaj ŝtatoj por defendi spacojn liberaj de tiraneco, kiuj ankaŭ estas niaj. La sango de la martiroj de Pirsuso, de la manifestaciantoj murditaj de la turka polico, kaj de la gemilicanoj kiuj alfrontas ĉiutage la fundamentismon estas la sama kiu batas en niaj koroj kun liberecana aspiro. Ilia oferemo ankaŭ konstruas nian liberecon kaj pro tio ni estos eterne dankaj al ili. Ilia venkoj estas la niaj. Gekamaradoj, fortan solidarecan brakumon.

NKL-ILA, Sekretariejo de Eksteraj Rilatoj.
1-a de Aŭgusto 2015-a.

Notoj: (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj)
(*) Nacia Konfederacio de la Laboro-Internacia Laborista Asocio/ Confederación Nacional del Trabajo-Asociación Internacional de los Trabajadores (CNT-AIT), en la hispana.
(1) Pirsûs (Suruç, en la turka).
(2) Kromnomo de Ibrahim Awwad Ibrahim Ali al-Badri al-Samarrai. Memproklamita kalifo de la tiel nomata Kalifejo de la Islama Ŝtato.
(3) Partio de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).
(4) Popolaj Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Gel). Inaj Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Jinê).
(5) Post la apero de tiu ĉi komunikaĵo mortis unu el la vunditoj, do la nombro jam atingas 33 viktimojn.
(6) Al-Ŷayŝ Al-Suri al-Hurr, en la araba.

KLARIGOJ:
Fonto: CNT. Aperinta en la blogo “Rojava no está sola”.
Tradukis NXC. Aŭgusto 2015-a.

0 comentaris:

Publica un comentari a l'entrada