Milito.
Urboj sieĝataj. Murdoj. Miloj da homoj fuĝantaj. Ĵurnalistoj
enkarcerigitaj kaj ĵurnaloj fermitaj (kvar dum unu semajno); kaj la
plejmulto de tiuj kiuj daŭre laboras deturnas la rigardon por,
anstataŭ informi, pliintensigi la militpropagandon. La prezidento de
Turkio, Recep Tayyip Erdogan, agadas laŭplaĉe kaj nenio okazas. Al
Turkio, al Erdogan, peti klarigojn neniu sin ĝenas. Neniu
ĉefaŭtoritato de la Eŭropa Unio denuncis la sisteman detruadon de
Norda Kurdio(1).
Kruelan
traktadon faris la EU-aŭtoritatoj kun Turkio. Turkio retenos la
plejmulton de la siriaj rifuĝintoj -oni volas ke ĝi prenu denove
tiujn kiuj ekmarŝis de tie-, malebligante ilian eniron en Eŭropon.
Interŝanĝe, Eŭropo donos monon; neniu enmiksiĝos en la aferoj de
la reformiste maskita Erdogan, ĉu temas pri la senmezura atako
kontraŭ la kurdoj, ĉu temas pri alia rompo de la Homaj Rajtoj; eĉ
ne pri la rilatoj kiujn li havas kun la Islama Ŝtato (du ĵurnalistoj
estis enkarcerigitaj dum tri monatoj ĉar ili pruvis ke Turkio
donacis armilojn al ĝihadistaj grupoj en Sirio); la turkoj povos
moviĝi sen vizo en la EU; kaj la senfinan intertraktadon por
membriĝo en la EU oni pliakceligos.
Por
la EU-aŭtoritatoj la problemo estas la migrantoj. Decidan kunvenon
kun Turkio ili havas venontan lundon(*).
La kurdoj restos kaŝitaj en la keloj, pro timo je la bomboj. La
Homaj Rajtoj same.
Notoj
(Nomoj
en la kurda lingvo krom la indikitaj):
(1)
Norda Kurdio/Bakurê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la turka
ŝtato.
KLARIGOJ:
Aŭtoro:
Jakes Goikoetxea.
(*)
Originale aperis en la eŭska ĵurnalo Berria la 5-an de Marto
2016-a.
Tradukis:
NXC. Marto 2016-a.
0 comentaris:
Publica un comentari a l'entrada