dijous, 7 de juliol de 2016

Kurdio: popolo kiu rezistas malekzisti


La kurda popolo rezistas en la nordo de Sirio la atakojn de la Islama Ŝtato(1). La ebleco je aŭtonoma regiono, direktata de maldekstra forto, generas timon je la radikalaj islamistoj kaj Usono.
Kadre de la Siria Civila Milito, meze de la jaro 2012-a stariĝis la regiono aŭtonoma demokrata de Roĵavo(2) en la nordo de la lando. En tiu ĉi zono la kurda popolo organiziĝis en tri kantonoj, speciale en tiu nomata Kobano(3) kiu nuntempe suferas gravan agreson fare de la Islama Ŝtato, minacanta detrui ties junan socian projekton kaj malplibonigi la vivkondiĉojn en la loko.
La kantonoj de Roĵavo, limantaj kun Turkio, estas projekto por memdeterminado kaj komunuma organizado, naskiĝintaj el la lukto de la kurda popolo por la agnosko de ties civilaj, ekonomiaj kaj kulturaj rajtoj kaj el la adopto de la propono de la Demokrata Konfederaciismo iniciatita de Abdullah Öcalan, ĉefo de la Partio de la Laboristoj de Kurdio(4).
Ekde la starigo de la Aŭtonoma Regiono de Roĵavo, la popolo kaj ties organizado suferis akran ekonomian blokadon kaj fortan militan sieĝon truditajn de Turkio kaj la pseŭdoaŭtonoma Regiona Kurda Registaro(5) en la nordo de Irako, estrita de la porusona Partio Demokrata de Kurdio(6). Tiu ĉi situacio damaĝas la regionanojn malebligante akiri bazajn artikolojn kun la celo kapitulaciigi per malsato kaj bezono la popolon kaj ties junan organizreton.
Kune kun la blokado, dekomence estis sieĝo flanke de ekstremismaj grupoj kiaj la Fronto de la Venko(7) kaj la IŜ, kiuj deklaris militon kontraŭ ĉiu organizo kaj homo kiu ne aprobas ties mallarĝan kaj maltolereman interpreton de la Islamo. Endas memori la delokadojn kaj masakrojn plenumitajn de la IŜ en Ŝingalo(8) antaŭ malpli ol du monatoj.
Sed, dum la lastaj monatoj, kaj speciale dum la lastaj tagoj, la atakoj de la IŜ signife pliiĝis en Kobano devigante dekmilojn da homoj forfuĝi al la landlimo kun Turkio.

La lasta agreso komencis pasintan julion elde la urbo Rakaho(9), en la nordo de Sirio kaj sudokcidente de Kobano, kie situas la Ĝenerala Stabo de la IŜ. En tiuj atakoj la Islama Ŝtato uzis la armilojn kaj artilerion kaptitajn al la siria kaj iraka armeoj kaj la akiritajn en la turka landlimo.
La IŜ aspiras kapti Kobanon pro ties strategia situo inter la du aliaj roĵavaj kantonoj, Efrino(10) kaj Ĝiziro(11). Per la okupacio de Kobano ĝi intencas tranĉi la vojon inter la du kantonoj kio estus forta bato por la fortoj kiuj batalas kontraŭ la terorismo. Same, la atako kontraŭ Kobano estas strategia por okupacii apudajn urbojn kun la celo krei rektan kunligon inter la ceteraj zonoj okupitaj de la IŜ en Sirio.
Tiuj ĉi atakoj enkadriĝas en la ekspansi-strategio de la ekstremisma grupo super la siriaj regionoj por subteni sian potencon, akirante pli da manovrlibereco kaj plifirmigante sian forton per la loĝistika kaj politika subteno de Turkio, ĉar la koalicio gvidata de Usono forte batis ĝin en Irako kun la intenco rekapti la urbon Mosulo(12) kaj doni iom da aŭtoritato al la nova centra iraka registaro.



Dum tiuj ci atakoj, kurdoj el la nordo (Turkio) impetis al la landlimo kun la intenco partopreni la rezistadon, aniĝante al la PPT/IPT(13) kaj solidariĝi kun sia popolo, asistante la militfuĝintojn aŭ vigilante ĉe la landlimaj vilaĝoj. En tiu ĉi kazo la kurdoj estis sovaĝe atakitaj de la turkaj polico kaj armeo per klugoj, larmmig-gasoj kaj akvokanonoj.
Kobano estas strategia loko por la plifirmigo kaj disvolvo de la IŜ kaj, samtempe, la punkto kie oni povus krei la taŭgan platformon por ties ĝisfunda ekstermo, ĉar la defendo kaj la venko en Kobano signifus la malvenko de la IŜ en Rakaho kaj do ties malvenko en Sirio.
Tamen, alianco inter la koalicio komandita de Usono kaj la PPT/IPT por batali kontraŭ la Islama Ŝtato estas longe for, ĉar la projekto por memadministrado de la popolo ĉagrenas las mizerkorajn interesojn en la regiono. La bombadoj efektivigitaj de la koalicio ne okazis en la tri frontoj laŭ kiuj la IŜ atakas Kobanon. Reprezentantoj de la Konfederacio de la Popoloj de Kurdio(14) deklaris ke se okazus tragedio en la zono la respondeco falus sur la landoj kiuj partoprenas en la koalicio.
La nuna strategio de Vaŝintono baziĝas sur la utiligo kiel preteksto de la lukto kontraŭ la ekstremismo, kreita de ĝi mem, kaj atingi tion kion antaŭe estis vetoita al ĝi: bombadi kaj rekte interveni en la siria interna konflikto. Tiu ĉi fakto ne malpliigis la minacon de la IŜ en Kobano, sed ĝin pliigis ĉar la atakoj fare de la koalicio stimulis la sturmon en tiu ĉi regiono.
La milito en Sirio ĉiufoje pliintensiĝas kaj ties destino gravas ne nur por Kobano en Roĵavo, sed ĝi determinas la destinon de la tuta Kurdio, konsiderante ke la agado de Turkio determinos ankaŭ la destinon de la pacproceduro por la interna konflikto de tiu nacio.

La Popolaj Protekt-Taĉmentoj daŭre rezistas per siaj sturmfusiloj AK-47, kun konvinko kaj fido, la atakon de tankoj, morteroj, misiloj kaj peza artilerio. La insurekcio de la PLK daŭre luktas kontraŭ la netoleremo je aliaj identecesprimoj kaj defendante la aŭtonomecon de popolo kiu rezistas malekzisti.
Notoj: (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj)
(1) al-Dawla al-Islamiya, en la araba.
(2) Rojava.
(3) Kobanê.
(4) Partiya Karkerên Kurdistan(PKK).
(5) Hikumetî Herêmî Kurdistan(HHK/KRG).
(6) Partiya Demokrat a Kurdistanê(PDK).
(7) Jabhat al-Nusra, en la araba.
(8) Shingal.
(9) ar-Raqqah, en la araba.
(10) Efrîn.
(11) Cizîrê.
(12) Mûsil.
(13) Yekîneyên Parastina Gel(YPG)/Yekîneyên Parastina Jinê(YPJ).
(14) Koma Civakên Kurdistan(KCK).

KLARIGOJ:
Originale aperinta en: “Portal Marcha”, la 8-an de Oktobro 2014-a.
Aŭtoro: Camilo Bermúdez. Membro de la “Colectivo Latino-Africano”. Magistro pri Humanismaj Sciencoj.

El la blogo “Rojava no está sola” tradukis Nikolas Xil Carvalho. Decembro 2014-a.


0 comentaris:

Publica un comentari a l'entrada