dimarts, 19 de juliol de 2016

La demokrata konfederaciismo: alproksimiĝo je la kurda konflikto

Iom da historio

Unue ni devus situiĝi, iri, eĉ se nur supraĵe, en la historion de la kurda popolo tiel ke ni povu kompreni pli bone ties nuntempon kaj ties estontecan perspektivon. Ties origino troviĝas ene de la diversaj hindeŭropaj popoloj kiuj setlis en ties nuna geografia areo (ampleksa regiono, plejparte monta, en la sudokcidento de Azio kuŝanta inter la Taŭrus-montaro(1), la Zagros-montaro(2) kaj la Elborz-montaro(3)) ĉirkaŭ la 2500-a jaro antaŭ nia erao. Dum la Mezepoko ĝi tenis sin grandparte aŭtonoma, ĝis la malkonkordoj inter la du grandaj tieaj imperioj, la naskiĝanta Otomana kaj la jam kadukiĝinta Persa, faris la regionon strategie grava ĝis fine ĝi restis dividita laŭ la ambaŭaj landlimoj. Jam en la XIX-a jarcento multobliĝis la insurekciaj provoj flanke de la kurda popolo por liberigi sin de la otomanoj, sed ĉiuj montriĝis senfruktaj. Dum ĉiu ĉi tempo la kurda socio vivis ĉefe surbaze de triba organizado, okupiĝanta je paŝtado kaj terkulturado, kun granda parto de ties loĝantaro nomade vivanta.
La sekvinta turnopunkto en la historio de tiu ĉi popolo troviĝas komence de la XX-a jarcento dum la Unua Mondmilito. Tiu granda milito kiu sensangigis duonon de la mondo ankaŭ kuntrenis fundamentan ŝanĝon en la politika geografio, speciale en tiu de Mezoriento. La malvenko de la Otomana Imperio kaj la invado de granda parto de ties teritorioj fare de angloj, francoj, italoj kaj grekoj, donis okazon al la okcidentaj potencoj por trudi novan statuson en la zono kiu permesus al ili ekonomie ĝin ekspluati. Krom tio, oni devas konsideri la subtenon kiun la Entento ricevis de la popoloj vivantaj sub la otomana jugo, jen araboj, jen armenoj, jen kurdoj, kiuj venkinte postulis sian sendependecon. En tiu ĉi kunteksto oni subskribis la Traktaton de Sevreso(4), laŭ kiu oni proponis Kurdan Ŝtaton kun triono de la teritorio kiun tiu popolo priloĝis. Tamen, fronte al la reago de la turka naciismo gvidata de Mustafa Kemal kaj ties venkoj kontraŭ la okcidentaj fortoj, kaj konsiderante la timon de tiuj ĉi je turka alproksimiĝo al Sovetio, en 1923-a oni prezentis novan traktaton, tiun de Laŭzano. En ĝi la kurdoj restis sen ŝtato, dividitaj laŭ la limoj strekitaj de la Okcidentaj potencoj. Fine, por tiuj ĉi, plej gravis teni la kontrolon de la ekonomio kaj resursoj de la zono, aŭ almenaŭ sufiĉan pecon de la kuko.
Ekde tiu momento kaj speciale dum la dua duono de la XX-a jarcento pliiĝis la luktoj de la kurdoj por sia emancipiĝo. En la turka zono, post la fiasko je la okcidentaj promesoj kaj reage al la malpermeso de la kurda lingvo, komencis ribelo subpremita de la registaro de Kemal, kiu de tiam ekfunkciigis politikojn, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ, kun la celo kapitulacigi la kurdojn pere de la milita, eduka kaj geografia loĝantar-kontrolado (en tiu senco, abundas la kurdaj vilaĝoj detruitaj cele al formigrado de la loĝantaro enurben dum oni setligas turkajn kolonianojn en la regiono). Aliflanke, en la irana areo eĉ fondiĝis la Respubliko de Mehabado(5) en 1940-a. Rilate la regionon sub la rego de Bagdado, la jaroj 1970-aj kuntrenis restartigon de la kurda lukto kontraŭ la irakaj trupoj kiu ebligis, dum mallonga tempodaŭro, starigi kelkajn zonojn aŭtonomajn je la iraka registaro. Al tio oni povus aldoni la domaĝe fama 1988-a jaro kiam, dum la Iraka-irana milito, la armeo de Sadam Hussein atakis per ĥemiaj armiloj kelkajn kurdajn urbojn kaj vilaĝojn en Irako. Tamen ne ĉio estis luktoj por la sendependeco, ankaŭ sin sekvis diversaj interpuŝiĝoj inter la kurdoj mem, jen pro tribaj jen pro politikaj luktoj.

Fine, la komenco de la nova jarcento kunportis gravajn ŝanĝojn en la geopolitika situacio, kiuj siavice speguliĝis en tiu ĉi mondregiono. En tiu senco la II-a Iraka milito, en 2003-a, kuntrenis paŝon antaŭen de la kurdaj partioj cele al la sendependeco. Ilia subteno al la usona registaro havigis al ili specialan aŭtonoman statuson, kiu pliampleksiĝis dum la lasta periodo antaŭ la malintegriĝo de la iraka registaro fronte al la Islama Ŝtato. Same, la diversaj arabaj printempoj kiuj trairis Nord-Afrikon kaj Mezorienton degeneris en civilan militon en Sirio, fronte al kiu la kurdaj regionoj flankis je neniu el la du grandaj partioj (la registaro de Al Assad kaj la amasiĝo de ribeluloj), akirante faktan aŭtonomecon per kiu ili mem sin regas kaj defendas.
Tiel do, ni troviĝas nun kun 40-milionhoma popolo, kiu estas dispartigita inter la ŝtatoj Irano, Irako, Sirio kaj Turkio kaj havanta ankaŭ grandajn koloniojn en Armenio kaj kelkaj landoj de okcidenta Eŭropo (Britio, Germanio, Francio kaj Svedio). Popolo kiu, malsamgrade, estis kaj estas neata socie, kulture kaj politike de la registaroj de tiuj kvar ŝtatoj. La plej skandala kazo povus esti Turkio, kie ĝis antaŭ nelonge eĉ la vorto “Kurdio” estis malpermesita. Rilate la kialon de tiu ĉi situacio, de tiu ĉi subpremado, ĉefa faktoro estas la ekonomia (strange, ĉu ne?). La regiono priloĝata de la kurdoj estas tre riĉa je krudaj materialoj, speciale je la energia vidpunkto, entenanta la tutan petrolrezervon de Turkio kaj Sirio, la 40%-on de la iraka kaj la 10%-on de la irana, kaj al tiu ĉi lasta kazo aldoniĝas unu el la plej grandaj deponejoj da tergaso; same, la zono estas unu el la plej cerealprodukigaj de Mezoriento kaj havas ankaŭ gravan paŝtareon por la gregoj. Jam en 1925-a, du jaroj post la citita Traktato de Laŭzano, oni kreas la Irakan Naftan Kompanion(6), kun franca, angla kaj usona investaĵoj. Kiel okazas ofte, la riĉeco de unu teritorio fine estiĝas la kialo de ties mizero.
 

La Demokrata Konfederaciismo

Iom pli bone situigitaj sur la tereno, ŝajnas interese prezenti unu el la plej gravaj tendencoj ene de tiu ĉi lukto de la kurda popolo, tiu, kies fokuso estas la Partio de la Laboristoj de Kurdio (la grupo plej konata en nia geografio). Tiu organizo naskiĝis en Norda Kurdio en 1978-a kiel agadpropono por la nacia kaj socia liberigoj de la kurda popolo el marksism-leninisma pozicio, kun la intenco krei Socialisman Kurdan Ŝtaton en la influ-sfero de la antikva Sovetio. Post jaroj de milito kontraŭ Turkio (kun kiu nun troviĝas meze de delikata pacprocezo), sine de la partio komencis malproksimiĝo de la Ŝtata Socialismo, ideologia evoluado kiu ekevidentiĝis, fine de la pasinta kaj komence de la nuna jarcentoj, kiel frukto de stagnado de la batalprocezo kaj de la kritika pritaksado de la trairita vojo (kio per si mem ŝajnas al ni tre sana ene de iu ajn organizo), kiu je ritmoj ne ĉiam egalaj engaĝis jen la membraron jen la kadrulojn de la partio (kun speciala mencio por Öcalan, karisma kapo de la PLK(7), enkarcerigita en turka prizono de 1999-a). Tiu ĉi ŝanĝo okazis danke al la kreo, je la flanko de la PLK, de ampleksa fronto nomita KPK(8), ĉirkaŭ kiu grupiĝas pli ol 400 politikaj kaj sociaj organizaĵoj, kiu generis novan politikan projekton surbaze de tio, kion ili nomas Demokrata Konfederaciismo.
Tiu ĉi nova tendenco, kiu ne forneas la marksismon, sin nutras precipe el la liberecana municipismo kaj la socia ekologio teoriaditaj de la usonano Murray Bookchin. En tiu senco, ties ideologia kerno pivotas ĉirkaŭ la socialismo, la ekologiismo kaj la feminismo. Oni proponas “demokration sen Ŝtato”, kiu fundamentiĝas sur la komunuma ekonomio, sur la decidpovo kaj la laboro de malsupre kaj sur la municipa centralizeco, kiel akso de la socia vivo (kiuj generus grandan konfederacion); kvankam inkludante en ĉio ĉi la kontraŭdiran partoprenon en la nuna ŝtata aparato pere de la balotado, ion, kion jam preskribas la usona anarĥiisto.
En la praktiko, la pezo de tiu ĉi teorio falas sur la asembleo kaj la lokaj konsilantaroj, agante por la memmastrumado sur la niveloj politika kaj ekonomia (sur la niveloj “eduka, prisana, kultura, agrikultura, industria, de sociaj servoj, sekureca, in-aferaj, junulara kaj sporta”). La gerilo iom post iom restis je la meza plano (se oni povas tiel paroli en kunteksto de kaŝa milito kun la diversaj ŝtatoj de la regiono) fronte al disvastigproceso de la politiko ĉe la strato:

«Ekzistas popola partopreno en la konsilantaroj, inkludanta personojn ne kurdaj, kaj dum la kvartalaj asembleoj estas fortaj en kelkaj provincoj, “en Dijarbakiro(9), la plej granda urbo en Norda Kurdio,estas asembleoj preskaŭ ĉie”. En alia loko, “en la provincoj de Ĝolamergo(10) kaj Ŝirneĥo(11)...ekzistas du paralelaj aŭtoritatoj (la KPK kaj la Ŝtato) el kiuj la demokrate konfederacia strukturo estas pli potenca praktike”. La KPK en Turkio “organiziĝas sur niveloj de vilaĝo (gund), kvartalo (dor), urbo (bajar), distrikto (navçe) kaj la regiono (herêm), kiu nomiĝas Norda Kurdio”. La “plej supra” nivelo de la federacio en Norda Kurdio, la Kongreso de la Demokrata Socio(12), estas kuniĝo de ordinaraj delegitoj kun nuligebla mandato elektitaj de siaj samuloj, kiuj konsistigas la 60%-on, kaj la reprezentantoj de “pli ol 500 organizaĵoj de la civila socio, sindikatoj kaj politikaj partioj”, kiuj konsistigas la ceteran 40%-on, el kiuj proksimume la 6% estas “rezervita por la reprezentantoj de religiaj minoritatoj, akademianoj kaj aliuloj kun apartaj konoj aŭ vidpunktoj”.»

Same, la aspekto pli etna kaj naciisma, eĉ se certagrade pludaŭranta, lasas lokon al federaciiga propono malproksimiĝanta disde la landlimoj kaj en kiu la Naci-Ŝtato jam ne estas la sekvenda paradigmo, sed kiu prezentas socion kun la povo malcentralizita je lokaj asembleoj. Fine, kaj konsiderante la vortojn de la kurda ĵurnalisto kaj antropologo Mehmet Dogan: “La Naci-Ŝtato kapitalisma estas ŝtato kiu laŭleĝigas la dominadon laŭ tri kampoj: unue, ĝi permesas ke unu klaso ekspluatu la popolajn klasojn; due, pere de la masklismo; kaj laste, ni havas la dominadon super la naturo... La Demokrata Konfederaciismo antaŭvidas ne nur la memdeterminadon de la popoloj kurda, turka, armena, araba kaj persa, sed ankaŭ laboras por konstrui komunuman organizmanieron el la bazo, en kiu ĉiuj povu vivi armonie kun la naturo, en kiu inoj kaj viroj estu vere egalaj”.
Per ĉio ĉi ni ne volas proponi idealigan rigardon al la lukto de la KPK sed, pli bone, prezenti unu plian provon por superi la nunan mizersocion, kun siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj (ĉar iuj aspektoj malplaĉas al ni, ĉu la ankoraŭ ekzistantaj aŭtoritatismaj drivadoj de la partia organizformo ĉu la troa adorado de la estro Öcalan kiujn ni foje rimarkas), sed kiu nin pripensigas.

La ina lukto

Kiel menciite, alia piliero sur kiu baziĝas la propono de la Demokrata Konfederaciismo estas la priseksa afero, kiu ŝajnas al ni certe tre grava punkto. La diskriminaciado de la inoj en la kurda socio, frukto jen de la kapitalisma moderneco kaj ties enkomercigado, jen de la patriarka triba tradicio aŭ de la diversaj interpretoj de la islamo, estas io evidenta kaj rigardata kiel elstara problemo de la socio, sen kies solvo ne eblos la liberiĝoj socia aŭ nacia. Ĉio ĉi en socio tradicie malpli bridema en tiu ĉi kampo ol aliaj de Mezoriento.
En tiu senco, elstaras ene de la KPK kelkaj organizaĵoj specife inaj, kiel la PLIK(13), la MLI(14) aŭ la MLI-Stelo(15), kiuj kovras diversajn labor-kampojn, jen la ideologian, jen la socian aŭ la memdefendan. Se estas vere ke iuj ekzistas ekde la 80-aj jaroj, laŭ la tempopaso ili etendiĝis kaj akiris gravecon en la ĉiutaga politikumado, pli for ol la nura partizana sfero. Ties laboro estas, antaŭ ĉio, por la konsciigo de la loĝantaro en la klopodo superi dominantan virecon kaj submetitan inecon.
Inter la iniciatoj ekfunkciigitaj en tiu senco elstaras la laboro disvolvata cele al la partopreno amasa kaj aktiva de la inoj en la diversaj komitatoj kaj asembleoj, la efektivigado de la kunprezidanteco (de viro kaj ino) en urbestraroj kaj asocioj alligitaj al la KPK aŭ la fondo de vilaĝoj memmastrumataj de kaj por inoj kiuj suferis malbontraktadon. Al tio ĉi aldoniĝas la jam klasika, sed pli elstara nun pro la malferma konflikto kun la fanatikuloj de la Islama Ŝtato, uzlibereco de la vualo aŭ la armitaj milicoj strikte inaj.

Notoj: (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj)
(1) Çiyayên Torosê.
(2) Çiyayên Zagrosê.
(3) Çiyayên Elburzê.
(4) Sèvres, en la franca.
(5) Komarî Mehabad.
(6) Iraq Petroleum Company, en la angla.
(7) Partio de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).
(8) Konfederacio de la Popoloj de Kurdio (KPK)/Koma Civakên Kurdistan (KCK).
(9) Amed.
(10) Colemêrg. (Hakkâri en la turka).
(11) Shirnex. (Sirnak en la turka).
(12) Kongreya Civaka Demokratî (KCD).
(13) Partio de la Liberaj Inoj de Kurdio (PLIK)/Partiya Azadiya Jinê ya Kurdistanê(PAJK).
(14) Movado de la Liberaj Inoj (MLI)/Yekîneyên Jinên Azad (YJA).
(15) Movado de la Liberaj Inoj-Stelo (MLI-S)/Yekîneyên Jinên Azad-Star (YJA-Star).

KLARIGOJ:
Originale aperinta en: “Todo por hacer”, la 6-an de Oktobro 2014-a.
El la blogo “Rojava no está sola” tradukis Nikolas Xil Carvalho. Decembro 2014-a.


0 comentaris:

Publica un comentari a l'entrada