Iom da historio
Unue
ni devus situiĝi, iri, eĉ se nur supraĵe, en la historion de la
kurda popolo tiel ke ni povu kompreni pli bone ties nuntempon kaj
ties estontecan perspektivon. Ties origino troviĝas ene de la
diversaj hindeŭropaj popoloj kiuj setlis en ties nuna geografia areo
(ampleksa regiono, plejparte monta, en la sudokcidento de Azio
kuŝanta inter la Taŭrus-montaro(1),
la Zagros-montaro(2)
kaj la Elborz-montaro(3))
ĉirkaŭ la 2500-a jaro antaŭ nia erao. Dum la Mezepoko ĝi tenis
sin grandparte aŭtonoma, ĝis la malkonkordoj inter la du grandaj
tieaj imperioj, la naskiĝanta Otomana kaj la jam kadukiĝinta Persa,
faris la regionon strategie grava ĝis fine ĝi restis dividita laŭ
la ambaŭaj landlimoj. Jam en la XIX-a jarcento multobliĝis la
insurekciaj provoj flanke de la kurda popolo por liberigi sin de la
otomanoj, sed ĉiuj montriĝis senfruktaj. Dum ĉiu ĉi tempo la
kurda socio vivis ĉefe surbaze de triba organizado, okupiĝanta je
paŝtado kaj terkulturado, kun granda parto de ties loĝantaro nomade
vivanta.
La
sekvinta turnopunkto en la historio de tiu ĉi popolo troviĝas
komence de la XX-a jarcento dum la Unua Mondmilito. Tiu granda milito
kiu sensangigis duonon de la mondo ankaŭ kuntrenis fundamentan
ŝanĝon en la politika geografio, speciale en tiu de Mezoriento. La
malvenko de la Otomana Imperio kaj la invado de granda parto de ties
teritorioj fare de angloj, francoj, italoj kaj grekoj, donis okazon
al la okcidentaj potencoj por trudi novan statuson en la zono kiu
permesus al ili ekonomie ĝin ekspluati. Krom tio, oni devas
konsideri la subtenon kiun la Entento ricevis de la popoloj vivantaj
sub la otomana jugo, jen araboj, jen armenoj, jen kurdoj, kiuj
venkinte postulis sian sendependecon. En tiu ĉi kunteksto oni
subskribis la Traktaton de Sevreso(4),
laŭ kiu oni proponis Kurdan Ŝtaton kun triono de la teritorio kiun
tiu popolo priloĝis. Tamen, fronte al la reago de la turka naciismo
gvidata de Mustafa Kemal kaj ties venkoj kontraŭ la okcidentaj
fortoj, kaj konsiderante la timon de tiuj ĉi je turka alproksimiĝo
al Sovetio, en 1923-a oni prezentis novan traktaton, tiun de Laŭzano.
En ĝi la kurdoj restis sen ŝtato, dividitaj laŭ la limoj strekitaj
de la Okcidentaj potencoj. Fine, por tiuj ĉi, plej gravis teni la
kontrolon de la ekonomio kaj resursoj de la zono, aŭ almenaŭ
sufiĉan pecon de la kuko.
Ekde
tiu momento kaj speciale dum la dua duono de la XX-a jarcento pliiĝis
la luktoj de la kurdoj por sia emancipiĝo. En la turka zono, post la
fiasko je la okcidentaj promesoj kaj reage al la malpermeso de la
kurda lingvo, komencis ribelo subpremita de la registaro de Kemal,
kiu de tiam ekfunkciigis politikojn, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ, kun
la celo kapitulacigi la kurdojn pere de la milita, eduka kaj
geografia loĝantar-kontrolado (en tiu senco, abundas la kurdaj
vilaĝoj detruitaj cele al formigrado de la loĝantaro enurben dum
oni setligas turkajn kolonianojn en la regiono). Aliflanke, en la
irana areo eĉ fondiĝis la Respubliko de Mehabado(5)
en 1940-a. Rilate la regionon sub la rego de Bagdado, la jaroj
1970-aj kuntrenis restartigon de la kurda lukto kontraŭ la irakaj
trupoj kiu ebligis, dum mallonga tempodaŭro, starigi kelkajn zonojn
aŭtonomajn je la iraka registaro. Al tio oni povus aldoni la domaĝe
fama 1988-a jaro kiam, dum la Iraka-irana milito, la armeo de Sadam
Hussein atakis per ĥemiaj armiloj kelkajn kurdajn urbojn kaj
vilaĝojn en Irako. Tamen ne ĉio estis luktoj por la sendependeco,
ankaŭ sin sekvis diversaj interpuŝiĝoj inter la kurdoj mem, jen
pro tribaj jen pro politikaj luktoj.
Fine,
la komenco de la nova jarcento kunportis gravajn ŝanĝojn en la
geopolitika situacio, kiuj siavice speguliĝis en tiu ĉi
mondregiono. En tiu senco la II-a Iraka milito, en 2003-a, kuntrenis
paŝon antaŭen de la kurdaj partioj cele al la sendependeco. Ilia
subteno al la usona registaro havigis al ili specialan aŭtonoman
statuson, kiu pliampleksiĝis dum la lasta periodo antaŭ la
malintegriĝo de la iraka registaro fronte al la Islama Ŝtato. Same,
la diversaj arabaj printempoj kiuj trairis Nord-Afrikon kaj
Mezorienton degeneris en civilan militon en Sirio, fronte al kiu la
kurdaj regionoj flankis je neniu el la du grandaj partioj (la
registaro de Al Assad kaj la amasiĝo de ribeluloj), akirante faktan
aŭtonomecon per kiu ili mem sin regas kaj defendas.
Tiel
do, ni troviĝas nun kun 40-milionhoma popolo, kiu estas
dispartigita inter la ŝtatoj Irano, Irako, Sirio kaj Turkio kaj
havanta ankaŭ grandajn koloniojn en Armenio kaj kelkaj landoj de
okcidenta Eŭropo (Britio, Germanio, Francio kaj Svedio). Popolo kiu,
malsamgrade, estis kaj estas neata socie, kulture kaj politike de la
registaroj de tiuj kvar ŝtatoj. La plej skandala kazo povus esti
Turkio, kie ĝis antaŭ nelonge eĉ la vorto “Kurdio” estis
malpermesita. Rilate la kialon de tiu ĉi situacio, de tiu ĉi
subpremado, ĉefa faktoro estas la ekonomia (strange, ĉu ne?). La
regiono priloĝata de la kurdoj estas tre riĉa je krudaj materialoj,
speciale je la energia vidpunkto, entenanta la tutan petrolrezervon
de Turkio kaj Sirio, la 40%-on de la iraka kaj la 10%-on de la irana,
kaj al tiu ĉi lasta kazo aldoniĝas unu el la plej grandaj deponejoj
da tergaso; same, la zono estas unu el la plej cerealprodukigaj de
Mezoriento kaj havas ankaŭ gravan paŝtareon por la gregoj. Jam en
1925-a, du jaroj post la citita Traktato de Laŭzano, oni kreas la
Irakan Naftan Kompanion(6),
kun franca, angla kaj usona investaĵoj. Kiel okazas ofte, la riĉeco
de unu teritorio fine estiĝas la kialo de ties mizero.
La Demokrata Konfederaciismo
Iom
pli bone situigitaj sur la tereno, ŝajnas interese prezenti unu el
la plej gravaj tendencoj ene de tiu ĉi lukto de la kurda popolo,
tiu, kies fokuso estas la Partio de la Laboristoj de Kurdio (la grupo
plej konata en nia geografio). Tiu organizo naskiĝis en Norda Kurdio
en 1978-a kiel agadpropono por la nacia kaj socia liberigoj de la
kurda popolo el marksism-leninisma pozicio, kun la intenco krei
Socialisman Kurdan Ŝtaton en la influ-sfero de la antikva Sovetio.
Post jaroj de milito kontraŭ Turkio (kun kiu nun troviĝas meze de
delikata pacprocezo), sine de la partio komencis malproksimiĝo de la
Ŝtata Socialismo, ideologia evoluado kiu ekevidentiĝis, fine de la
pasinta kaj komence de la nuna jarcentoj, kiel frukto de stagnado de
la batalprocezo kaj de la kritika pritaksado de la trairita vojo (kio
per si mem ŝajnas al ni tre sana ene de iu ajn organizo), kiu je
ritmoj ne ĉiam egalaj engaĝis jen la membraron jen la kadrulojn de
la partio (kun speciala mencio por Öcalan, karisma kapo de la
PLK(7),
enkarcerigita en turka prizono de 1999-a). Tiu ĉi ŝanĝo okazis
danke al la kreo, je la flanko de la PLK, de ampleksa fronto nomita
KPK(8),
ĉirkaŭ kiu grupiĝas pli ol 400 politikaj kaj sociaj organizaĵoj,
kiu generis novan politikan projekton surbaze de tio, kion ili nomas
Demokrata Konfederaciismo.
Tiu
ĉi nova tendenco, kiu ne forneas la marksismon, sin nutras precipe
el la liberecana municipismo kaj la socia ekologio teoriaditaj de la
usonano Murray Bookchin. En tiu senco, ties ideologia kerno pivotas
ĉirkaŭ la socialismo, la ekologiismo kaj la feminismo. Oni proponas
“demokration sen Ŝtato”, kiu fundamentiĝas sur la komunuma
ekonomio, sur la decidpovo kaj la laboro de malsupre kaj sur la
municipa centralizeco, kiel akso de la socia vivo (kiuj generus
grandan konfederacion); kvankam inkludante en ĉio ĉi la
kontraŭdiran partoprenon en la nuna ŝtata aparato pere de la
balotado, ion, kion jam preskribas la usona anarĥiisto.
En
la praktiko, la pezo de tiu ĉi teorio falas sur la asembleo kaj la
lokaj konsilantaroj, agante por la memmastrumado sur la niveloj
politika kaj ekonomia (sur la niveloj “eduka, prisana, kultura,
agrikultura, industria, de sociaj servoj, sekureca, in-aferaj,
junulara kaj sporta”). La gerilo iom post iom restis je la meza
plano (se oni povas tiel paroli en kunteksto de kaŝa milito kun la
diversaj ŝtatoj de la regiono) fronte al disvastigproceso de la
politiko ĉe la strato:
«Ekzistas
popola partopreno en la konsilantaroj, inkludanta personojn ne
kurdaj, kaj dum la kvartalaj asembleoj estas fortaj en kelkaj
provincoj, “en Dijarbakiro(9),
la plej granda urbo en Norda Kurdio,estas asembleoj preskaŭ ĉie”.
En alia loko, “en la provincoj de Ĝolamergo(10)
kaj Ŝirneĥo(11)...ekzistas
du paralelaj aŭtoritatoj (la KPK kaj la Ŝtato) el kiuj la demokrate
konfederacia strukturo estas pli potenca praktike”. La KPK en
Turkio “organiziĝas sur niveloj de vilaĝo (gund),
kvartalo (dor),
urbo (bajar),
distrikto (navçe)
kaj la regiono (herêm),
kiu nomiĝas Norda Kurdio”. La “plej supra” nivelo de la
federacio en Norda Kurdio, la Kongreso de la Demokrata Socio(12),
estas kuniĝo de ordinaraj delegitoj kun nuligebla mandato elektitaj
de siaj samuloj, kiuj konsistigas la 60%-on, kaj la reprezentantoj de
“pli ol 500 organizaĵoj de la civila socio, sindikatoj kaj
politikaj partioj”, kiuj konsistigas la ceteran 40%-on, el kiuj
proksimume la 6% estas “rezervita por la reprezentantoj de religiaj
minoritatoj, akademianoj kaj aliuloj kun apartaj konoj aŭ
vidpunktoj”.»
Same,
la aspekto pli etna kaj naciisma, eĉ se certagrade pludaŭranta,
lasas lokon al federaciiga propono malproksimiĝanta disde la
landlimoj kaj en kiu la Naci-Ŝtato jam ne estas la sekvenda
paradigmo, sed kiu prezentas socion kun la povo malcentralizita je
lokaj asembleoj. Fine, kaj konsiderante la vortojn de la kurda
ĵurnalisto kaj antropologo Mehmet Dogan: “La Naci-Ŝtato
kapitalisma estas ŝtato kiu laŭleĝigas la dominadon laŭ tri
kampoj: unue, ĝi permesas ke unu klaso ekspluatu la popolajn
klasojn; due, pere de la masklismo; kaj laste, ni havas la dominadon
super la naturo... La Demokrata Konfederaciismo antaŭvidas ne nur la
memdeterminadon de la popoloj kurda, turka, armena, araba kaj persa,
sed ankaŭ laboras por konstrui komunuman organizmanieron el la bazo,
en kiu ĉiuj povu vivi armonie kun la naturo, en kiu inoj kaj viroj
estu vere egalaj”.
Per
ĉio ĉi ni ne volas proponi idealigan rigardon al la lukto de la KPK
sed, pli bone, prezenti unu plian provon por superi la nunan
mizersocion, kun siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj (ĉar iuj aspektoj
malplaĉas al ni, ĉu la ankoraŭ ekzistantaj aŭtoritatismaj
drivadoj de la partia organizformo ĉu la troa adorado de la estro
Öcalan kiujn ni foje rimarkas), sed kiu nin pripensigas.
La ina lukto
Kiel
menciite, alia piliero sur kiu baziĝas la propono de la Demokrata
Konfederaciismo estas la priseksa afero, kiu ŝajnas al ni certe tre
grava punkto. La diskriminaciado de la inoj en la kurda socio, frukto
jen de la kapitalisma moderneco kaj ties enkomercigado, jen de la
patriarka triba tradicio aŭ de la diversaj interpretoj de la islamo,
estas io evidenta kaj rigardata kiel elstara problemo de la socio,
sen kies solvo ne eblos la liberiĝoj socia aŭ nacia. Ĉio ĉi en
socio tradicie malpli bridema en tiu ĉi kampo ol aliaj de
Mezoriento.
En
tiu senco, elstaras ene de la KPK kelkaj organizaĵoj specife inaj,
kiel la PLIK(13),
la MLI(14)
aŭ
la MLI-Stelo(15),
kiuj kovras diversajn labor-kampojn, jen la ideologian, jen la
socian aŭ la memdefendan. Se estas vere ke iuj ekzistas ekde la
80-aj jaroj, laŭ la tempopaso ili etendiĝis kaj akiris gravecon en
la ĉiutaga politikumado, pli for ol la nura partizana sfero. Ties
laboro estas, antaŭ ĉio, por la konsciigo de la loĝantaro en la
klopodo superi dominantan virecon kaj submetitan inecon.
Inter
la iniciatoj ekfunkciigitaj en tiu senco elstaras la laboro
disvolvata cele al la partopreno amasa kaj aktiva de la inoj en la
diversaj komitatoj kaj asembleoj, la efektivigado de la
kunprezidanteco (de viro kaj ino) en urbestraroj kaj asocioj
alligitaj al la KPK aŭ la fondo de vilaĝoj memmastrumataj de kaj
por inoj kiuj suferis malbontraktadon. Al tio ĉi aldoniĝas la jam
klasika, sed pli elstara nun pro la malferma konflikto kun la
fanatikuloj de la Islama Ŝtato, uzlibereco de la vualo aŭ la
armitaj milicoj strikte inaj.
Notoj:
(Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj)
(1)
Çiyayên Torosê.
(2)
Çiyayên Zagrosê.
(3)
Çiyayên Elburzê.
(4)
Sèvres, en la franca.
(5)
Komarî Mehabad.
(6)
Iraq Petroleum Company, en la angla.
(7)
Partio de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan
(PKK).
(8)
Konfederacio de la Popoloj de Kurdio (KPK)/Koma Civakên Kurdistan
(KCK).
(9)
Amed.
(10)
Colemêrg. (Hakkâri en la turka).
(11)
Shirnex. (Sirnak en la turka).
(12)
Kongreya
Civaka Demokratî (KCD).
(13)
Partio de la Liberaj Inoj de Kurdio (PLIK)/Partiya Azadiya Jinê ya
Kurdistanê(PAJK).
(14)
Movado de la Liberaj Inoj (MLI)/Yekîneyên Jinên Azad (YJA).
(15)
Movado de la Liberaj Inoj-Stelo (MLI-S)/Yekîneyên Jinên Azad-Star
(YJA-Star).
KLARIGOJ:
Originale
aperinta en: “Todo por hacer”, la 6-an de Oktobro 2014-a.
El
la blogo “Rojava no está sola” tradukis Nikolas Xil Carvalho.
Decembro 2014-a.
0 comentaris:
Publica un comentari a l'entrada