Tutkurdiaj
organizoj.
Konfederacio
de la Popoloj de Kurdio (KPK)/Koma Civakên Kurdistan (KCK).
La
KPK estas la ĝenerala organizo kreita por efektivigi praktike la
Demokratan Konfederaciismon, provo organizi la kurdan popolon
aŭtonomece en ĉiuj siaj teritorioj sen tuŝi la ŝtatojn, nek ties
limojn, ene de kiuj troviĝas la kurda loĝantaro. Ĝi estis fondita,
kun la nomo Koma
Komalen Kurdistan,
la 20-an de marto 2005-a kun la prezento de la Deklaracio de la
Demokrata Konfederaciismo kaj estis rebaptita en 2007-a.
La
KPK konstituiĝas laŭ konsilantaroj kaj aliaj politikaj institucioj
de la kurda socio de malsupre supren. Partoj de la konfederacio estas
konsilantaro de la junularo, de la inoj, konsilantaroj de la kurda
loĝantaro en Turkio, Sirio, Irano kaj Irako; la diasporo en Eŭropo,
politikaj partioj PLK,
PDSK, PLVK, PDU kaj
la armita organizo Popol-Defendaj
Fortoj (PDF)
La
Popola Kongreso de Kurdio estas la parlamento de la KPK kaj ĝin
konsistigas 300 personoj elektitaj el la movado. Estas direktita de
unu plenuma konsilio kaj kelkaj komisionoj pri diversaj fakoj. Tiel
estas reprezentataj ĉiuj la branĉoj de la socio.
Popola
Kongreso de Kurdio (PKK)/Kongreya Gelê Kurdistanê (Kongra-Gel).
La
PKK estas politika organizo en Turkio, fondita en oktobro 2003-a dum
kongreso kie kuniĝis diversaj junularaj, inaj, studentaj kaj
armitaj organizoj ĉekape de kiuj estis la Kongreso de la Libereco
kaj la Demokratio en Kurdio (KLDK)/Kongreya Azadî û Demokrasiya
Kurdistanê (KADEK).
La
5-an de aprilo 2004-a, estis deklarita, kune kun la KLDK terorisma
organizaĵo fare de Usono. En junio de tiu jaro ĝi anoncis la ĉeson
de la militpaŭzo valida ekde 1999-a. La armita agado kaŭzis pli ol
500 mortintojn dum 2005-a. La 1-an de junio 2005-a ĝi integriĝis en
la pli ampleksan fronton Konfederacio de la Popoloj de Kurdio. La PKK
deklaris novan militpaŭzon la 2-an de oktobro 2006-a.
Norda
Kurdio/Bakurê Kurdistanê. (Turkio).
Partio
de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).
Partio
fondita en 1978-a kiu batalis por la sendependeco de Kurdio kiel
socialisma ŝtato. Ekde la jaro 2000-a ekevoluis el sia origina
marksism-lenimisma ideologio al la ekologiismo kaj kondeferaciismo
inspirita de ideologoj kiaj Murray Bookchin. La nova politika teorio
estas nomata Demokrata Konfederaciismo kaj proponas ke la diversaj
partoj de Kurdio, dividita inter diversaj ŝtatoj, estu altgrade
aŭtonomaj kaj povu konfederaciiĝi. Tamen la PLK de forneas la
sendependecon.
La
PLK estas la ĝermo kaj ĉefa iniciatinto de la KPK.
Kvankam
la PLK neniam atakis aŭ minacis la interesojn de Usono nek de la EU
ĝi estis inkluzivita en la listo de terorismaj organizaĵoj sub
instigo de Turkio.
Popol-Defendaj
Fortoj (PDF)/Hêzên Parastina Gel (HPG).
Partizana
movado fondita en la jaro 2002-a fare de la PLK. Heredanto de la
Liberig-Fortoj de Kurdio(LFK)/Hêzên Rizgariya Kurdistanê (HRK) kiu
siavice sukcedis la antaŭan Liberiga Popol-Armeo de Kurdio
(LPAK)/Artêsha Rizgariya Gelê Kurdistan (ARGK). Je la fondotempo ĝi
tenis la militpaŭzon deklarita de sia antaŭulo. Sed en junio 2004-a
ĝin rompis argumentante la malvolon de la Turka Ŝtato intertrakti.
Sin sekvis diversaj militpaŭz-deklaroj kaj -rompoj dum tiuj ĉi
jaroj ĝis la 21 de marto 2013-a kiam estis deklarita militpaŭzo kiu
ankoraŭ validas.
Ties
ĉefaj bazoj estas en la Kandil-montaro(1)
en Suda Kurdio.
Suda
Kurdio/Bashurê Kurdistanê. (Irako).
Partio
por Demokrata Solvo en Kurdio (PDSK)/Partiya Çareseriya Demokratik a
Kurdistanê (PÇDK).
Partio
fondita la 2-an de aprilo 2002-a kaj kiu membras en la KPK. De la
komenco trovis froblemojn flanke de la Regiona Kurda Registaro kaj
ofte ne sukcesis akiri licencon por sin prezenti al balotado. En
2007-a ties oficejoj en la regiono estis fermitaj pro premoj de la
turka registaro.
Orienta
Kurdio/Rojhilatê Kurdistanê. (Irano).
Partio
por Libera Vivo en Kurdio (PLVK)/Partiya Jiyana Azad a Kurdistanê
(PJAK).
Fondita
en 2004-a, ĝi estas la kurda partio aliĝinta al la KPK en Irano.
Ŝajne la duono de ties membroj estas inoj kaj tre junaj. La inoj
subtenas la partion pro ties forta defendo de la ĝenra egaleco, des
pli grava kadre de la intensa patriarka politiko de la irana
registaro.
Ĝi
estis deklarita de Usono terorisma organizo.
Fortoj
de Orienta Kurdio (FOK)/Hezên Rojhilatê Kurdistan (HRK).
Armita
kurda organizo aganta en Irano.
Okcidenta
Kurdio/Rojavayê Kurdistanê. (Sirio).
Partio
de la Unio Demokrata (PUD)/Partiya Yekîtiya Demokrat (PYD).
Partio
fondita en 2003-a de la kurdoj de Sirio. Ĝi membras en la KPK. Ekde
la komenco de la Siria Civila Milito la PDU kaj ties milicoj
organizis aŭtonoman registaron en la kurdaj kantonoj, konataj kiel
Roĵavo, kaj batalis kontraŭ la siria armeo kaj la islamismaj
opoziciaj grupoj, sepeciale la Fronto de la Venko(2)
kaj la Islama Ŝtato(3).
Popolaj
Protekt-Taĉmentoj (PPT)/Yekîneyên Parastina Gel (YPG)
Estas
la oficiala armita branĉo de la SKK. Ĝi praktikas defendan
strategion kaj neŭtralecon kontraŭbatalante ĉiun ajn grupon kiu
klopodu kapti ties teritorion aŭ enporti la Sirian Civilan Militon
al la kurdaj regionoj.
La
grupo estis fondita iom post la incidentoj de 2004-a en Kamjŝlo(4)
kiam aro da junuloj decidis krei milicon por sin defendi pli efike.
La milico fariĝis konata je la eksplodo de la civila milito en Sirio
kiam ili forpuŝis el la kurdaj regionoj la registarajn trupojn.
Poste ĝi batalis kontraŭ la islamismaj bandoj.
La
milicon konsistigas inoj kaj viroj de Roĵavo(5),
maĵoritate kurdoj. Sed ankaŭ granda nombro da araboj, inkludante
dizertintojn de la reĝimopozicio, kaj asirianoj aliĝis al ĝi ĉar
rigardata kiel la plej bona garantianto de la sekureco en la regiono.
La
PPT sin konsideras milico popola kaj demokratia kaj okazigas
internajn balotadojn por elekti siajn oficirojn.
Inaj
Protekt-Taĉmentoj (IPT)/Yekîneyên Parastina Jinê (YPJ).
Kreitaj
en 2012-a kiel la ina brigado de la PPT fakte ili estas samnivelaj
baltaltrupunuoj. La IPT ludis gravan rolon en la elliberigo de miloj
da jazidioj sieĝitaj en Ŝingalo(6)
de la Islama Ŝtato en aŭgusto 2014-a kaj estas la vivforto de la
rezitado en Kobano(7).
Supera
Kurda Komitato (SKK)/Desteya Bilind a Kurd (DBK).
Estas
registaro en Okcidenta Kurdio fondita dun la Siria Civila Milito. Ĝin
staridis la PUD kaj la KNK post kunlaborecakordo atingita la 12-an de
julio 2012-a en Erbilo(8),
Suda Kurdio, sub la aŭspicio de la prezidanto de la Regiona Kurda
Registaro en la nordo de Irako. En ties konsilio membras sama nombro
da PUD- kaj KNK-anoj.
Kurda
Nacia Konsilio (KNK)/Encûmena Nishtimanî ya Kurdî li Suriyê
(ENKS).
Estas
politika organizaĵo de Okcidenta Kurdio fondita la 26-an de oktobro
2011-a en Erbilo sub la aŭspicio de Masud Barzani, prezidento de la
RKR, post la kreo de la Siria Nacia Konsilio. En decembro 2012-a
ekmembris en la Nacia Koalicio por la Opoziciaj Fortoj kaj la Siria
Revolucio kiu kunigis diversajn kontraŭreĝimajn partiojn. La Kurda
Nacia Konsilio distanciĝis de la SNK ĉar tiu ĉi rifuzas kian ajn
malcentralizadon dum la KNK alstrebas aŭtonomecon por la kurda
regiono en Sirio.
Post
konflikti kun la PUD ambaŭ partioj akordis krei la SKK-on kaj iun
popolan defendforton. Laŭ la akordo la vilaĝoj kaj urboj de Roĵavo
sub kontrolo de la kurdaj fortoj estos regataj kune de la du partioj
ĝis okazos balotado.
Patriota
Unuiĝo de Kurdistano (PUK)/Yekitiya
Nîshtimanî Kurdistanê (YNK).
Politika
grupiĝo fondita en Suda Kurdio de Ĝalal Talabani junie 1975-a.
Komence ĝi estis partio de intelektuloj. De la 80-aj jaroj ĝi
pligrandigis sian socian bazon kaj trapasis evoluon de tipe
maldekstrula programo favore al socialdemokratio kaj centro. Ĝia
ĉefa influzono ampleksas sud-orientan parton de la Norda Kurdiso,
najbare al Irano. La partio konkurencas kun la Partio Demokrata de
Kurdio de Masud Barzani. En 1995-a en la liberigita norda parto de
Irako okazis interfratecaj bataloj inter ambaŭ partioj, kion provis
utiligi la iraka armeo kaj militistaroj de najbaraj ŝtatoj invadante
Nordan Kurdion. La batalado finiĝis danke al interveno de taĉmentoj
de okcidentaj landoj. Repaciĝo de ambaŭ partioj permesis starigi
praktike sendependan zonon regata de la kurdoj. En subordigita al la
unio milico servas ĉirkaŭ 50000 peŝmergoj kaj samkvanta nombro da
rezervistoj.
Partio
de la Demokrata Socio (PDS)/Partiya Civaka Demokratîk(PCD).
Konata
laŭ la turklingva akronimo DTP. Estas kurda politika partio de Norda
Kurdio fondita en 2005-a konsiderata la heredanto de la Popola
Partio Demokrata/Partiya Gel a Demokratîk (turke DEHAP) kaj la
Movado de de Demokrata Socio/Tevgera Civaka Demokratîk (turke DTH).
Popola
Partio Demokrata(PPD)/Partita Gel a Demokratîk(PGD).
Konata
laŭ la turklingva akronimo DEHAP.
Kurda
partio de Norda Kurdio fondita la 24-an de oktobro 1997-a kiel
sukcedanto de la Partio de la Popola Demokratio/Partiya Demokrasiya
Gel (turke HADEP).
Partio
de Demokratio de la Popolo (PDP)/Partiya Demokrasiya Gel (PDG)
Konata
laŭ la turklingva akronimo HADEP.
Partio
fondita en majo 1994-a por defendi la rajtojn de la kurdoj. Malgraŭ
tio ke ĝi gardis distancon disde la PLK, konsiderata de la Turka
Ŝtato kiel terorisma organizo, ĝi estis fine malleĝigita sub la
akuzo estis parto de tiu.
--------------------------------------------
Notoj:
(Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj)
(1)
Çidayen Qendîlê.
(2)
Jabhat al-Nusra, en la araba.
(3)
al-Dawla al-Islamiya, en la araba.
(4)
Qamîshlo.
(5)
Rojava.
(6)
Shingal.
(7)
Kobanê.
(8)
Hewlêr.
KLARIGO.
Tiu
ĉi listo ne pretendas esti kompleta kaj plena. Ĝi estas nur provo
doni gvidilon en la labirinto de grupoj, asocioj, partioj ktp... kiuj
konformas movadon kia la kurda. Ĝi estas kompletigenda kaj
ampleksigenda kaj la aŭtoro elkore dankos kaj helpon kaj konsilojn.
La
aŭtoro bazis la tekston sur informoj el la blogo “Rojava no esta
sola”, Interreto kaj Vikipedio.
Kompilis
kaj redaktis: Nikolas Xil Carvalho
0 comentaris:
Publica un comentari a l'entrada