dijous, 29 de setembre del 2016

Anarĥio en Roĵavo: liberecana revolucio en mezoriento

Anarĥio en Roĵavo: liberecana revolucio en Mezoriento estas la lasta eldono de la semajna enreta vidbendprogramo “Estas la fino de la mondo tia kia ni ĝin konas kaj mi bone fartas”, kiu estas parto de la projekto Submedia TV, anarĥiisma enreta kanalo de vidbendoj kaj dokumentfilmoj pri la socia milito kaj la rezistado. Tiu ĉi eldono enfokusiĝas je la ferocaj inoj kaj viroj de Roĵavo batalantaj kontraŭ la senkapigantoj de la Islama Ŝtato por krei liberecanan komunumon laŭlonge de la landlimo inter Sirio, Irako kaj Turkio.
En la muzika parto ĉeestas la kurda repisto Rezan per sia “Em Kurdin”.
La filmo estas en la angla.
KLARIGOJ:
La vidbendo spekteblas en:
https://vimeo.com/120245429


0 comentaris:

Publica un comentari a l'entrada