dissabte, 11 de juny de 2016

Espero en Kurdio


Antaŭ du semajnoj, ni menciis tion ke ĝis tiam en Eŭskio estis malforta reago pri Kurdio. La lastajn tagojn tio evidente ŝanĝiĝis: en la eŭskaj parlamentejoj estis decidoj favoraj al Kobano(1) kaj Kurdio, apero de Daban Shadala reprezentanto de la Regiona Kurda Registaro de Suda Kurdio en la Eŭska Parlamento kiel invitito de Eŭska Naciisma Partio(2) (en marto la parlamentano Iñigo Iturralde invitis veni la estron de la PUD(3) de la siriaj kurdoj, Salih Musilm), ĉi-semajne Urko Aiartza kaj Jon Iñurritu el Amaiur(4) publikigis gravan artikolon, kaj en la institucioj oni antaŭenigis plurajn iniciatojn. Mi scias, ke en nia ĉirkaŭaĵo jen kaj jen aktivis multaj aliaj personoj, kaj ke multaj estas mirigitaj de la kuraĝo kaj senlima sindonemo de la kurdaj geknaboj. Antaŭ unu semajno, la 1-an de novembro, ekaŭdiĝis tutmonda voko por ke oni manifestaciu favore al Kobano. Espereble Eŭskio ne flankeniĝos.
Estis pliaj aferoj pri la lukto en Kobano: la maldekstro firme protektas la interesan planon nuntempe ezistanta en Mezoriento. Ĝi malfruas du jarojn, sed oni fikse rigardas la kantonojn de Roĵavo(5), la tiean laikan sperton, la tiean municipismon, la prigenran agadon, la povo-dispartigon inter viroj kaj virinoj kaj, kompreneble, la gerilon, kvazaŭ la kurdaj knabinoj estus nun prenintaj armilojn kaj ne antaŭ pli ol dudek jaroj. En Eŭskio, ni devus substreki la laboron faritan rilate al la reakiro de la kurda lingvo, la eldonadoj kaj la edukado. Same ĝojiga estas tio ke la maldekstro, spite sian splitiĝemon kaj sian tro oftan blindecon, montris solidarecon al la milicoj de PPT(6). Mi timis ke, kun la amaskomunikila bruo, aperus unu el tiuj kiuj, sidantaj sur la hejma sofo proklamas puran laboratorion de la maldekstro, denuncanta la konplicecon kun Usono, aŭ denuncante ke per la bombadoj de Vaŝingtono la lukto de la kurdoj perdas legitimecon aŭ mi ne scias kion. Bedaŭrinde, ne estus la unua fojo. Kontraŭdiroj ĉiam estas. La sperto en Suda Kurdio —memoru ke ekde 1991 la kurdoj estas suverenaj en Irako, kaj ke nuntempe la plej forta institucio en tiu Ŝtato estas la Regiona Kurda Registaro — montris kelkajn mizeraĵojn: ofte oni fipartie faris demokration, estas feŭdaj tradicioj kaj intertriba dispartigo en la nuna registaro kaj en la klientisma politiko... mi ĉion ĉi scias. Sed ni ne troigu. En la kunteksto de Proksima Oriento, post la arabig-politikoj kaj la genocido-provoj de la 80-aj jaroj, ankaŭ tie oni faris bonan laboron. Kaj Eŭskio donis sian protekton tiucele. Foje publike kaj ankaŭ per aliaj rimedoj: la lastajn jarojn dekoj da kurdaj studentoj lernis medicinon kaj aliajn studobjektojn en Lejoo(7).
Mi kredas, ke la okazintaĵoj de la lastaj semajnoj superis nin, kiuj kutime laboras pri Kurdio. Eble iu diros: ĉiam plendante ĉar oni ne priatentas lin, kaj li ankaŭ plendas kiam oni priatentas? Ne temas pri tio. Sed vidi la usonajn dekstrulojn, eksarmeanojn, ardajn kristanojn, komunistojn, la eŭropajn maldekstron, socialdemokration kaj revolucian antikapitalismon fascinitaj de la kurdoj, ne estas kutima afero. Eble la afero eĉ superis Turkion; certe jes la faŭkulan prezidenton. Recep Tayyip Erdongan diris «Kobano tuj falos», kaj li provokis ordoperturbojn en kiuj mortis preskaŭ kvardek personoj. La pasintan semajnfinon li diris, ke la PUD/PPT (siriaj kurdoj) estas «tiel terorismaj kiel PLK(8)». Lunde usonaj aviadiloj ĵetis al ili armilojn. Kompreneble, tio ne okazas sen la konsento de Ankaro. Tiun tagon Turkio anoncis, ke ĝi permesis trapasi sian teritorion al la sudkurdiaj peŝmergoj, por ke ili atingu Kobanon.
Kobane estas jam mito en la historio de Kurdio. Bedaŭrinde, temas pri ĉapitro denove verkita per sango, sed ĝi estas ankaŭ ekzemplo de espero kaj digneco. Pasintan aŭguston la kurdaj revoluciistoj (PLK-membroj, PPT-anoj...) faris iom pli ol helpi la peŝmergojn en Suda Kurdio, Kirkukon(9) tenante kaj savante la jezidojn de Ŝingalo(10) (pase dirite, la jihadistoj denove atakas la jezidojn, ne priatentante la averton de la Uniĝintaj Nacioj ke povus temi pri genozido). La prezidento Masud Barzani mem aperis en la rifuĝejo por fuĝintoj de PLK en Maĥmuro(11) por danki. Nun la peŝmergoj baldaŭ ekiros al Roĵavo. La aliancanoj de Usono kunlaboras kun la aliancanoj de PLK, kiu ankoraŭ estas en listo de teroristoj, kiel neniam antaûe. Ŝajnas ke la paco en Turkio kaj Norda Kurdio estas multe pli proksima ol hieraŭ. Aŭtuno kaj vintro estas epokoj de intertraktadoj, por ke printempe ne estu milito. Ni vidos ĉu fine la Noruzo(12) de 2015-a alportos justecon kaj pacon al Kurdio.

Notoj: (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj)
(1) Kobanê.
(2) Eusko Alderdi Jeltzalea, en la eŭska.
(3) Partio de la Unio Demokrata (PUD)/Partiya Yekîtiya Demokrat (PYD).
(4) Eŭska politika partio.
(5) Rojava.
(6) Popolaj Protekt-Taĉmentoj (PPT)/Yekîneyên Parastina Gel (YPG)
(7) Leioa en la eŭska. Urbo en Eŭskio kie situas grava universitato.
(8) Partio de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).
(9) Kerkûk.
(10) Shingal.
(11) Mexmûr.
(12) Newroz.

KLARIGOJ:
Aŭtoro: Urtzi Urrutikoetxea.
Originale aperis en la eŭska ĵurnalo Berria la 25-an de oktobro 2014-a.
Tradukis: AA kaj NXC. Decembro 2014-a.



0 comentaris:

Publica un comentari