diumenge, 19 de juny del 2016

Kampanjo “Armilojn por la PPT/IPT !”

La defendgerilo en Kobano alfrontas la fortajn alŝturmojn de la Islama Ŝtato kaj la bojkoton kaj ĉikanadon de Turkio dum semajnoj kaj, eĉ se malpli multnombra kaj kun malabunda kaj subnivela armilaro, rezultis esti supera danke al siaj kuraĝo, decidemo, spiritforto kaj engaĝo. Sed ankoraŭ ne suficas.

La kurdoj rezistantaj en Kobano petas implicitan kaj eksplicitan helpon por subteni la rezistadon. Krom malfermi la landlimon inter Turkio kaj Sirio direkte al Kobano ili petas armilprovizon por batali la IŜ-on.

En tiu ĉi kunteksto kaj pro la manko de videbla agado kaj reala kunlaboro de “revoluciemaj” homoj en Eŭropo naskiĝis donackampanjo por akiri armilojn por la partizanoj de Roĵavo. En Germanio antaŭ kelkaj semajnoj oni ekstartigis la kampanjon “Waffen für die YPG/YPJ” laŭ kiu oni sendas la kolektitan monon al la PPT/IPT(1) en Roĵavo por ke ili aĉetu armilojn. La kampanjo atingis jam 36000 eŭrojn kaj, laŭ ties lasta ĝisdatigo en fejsbuko, oni jam sendis 30000. La kampanio estas sukcesanta kaj grupoj en aliaj partoj de Eŭropo, kiel Fracio kaj Grekio, subtenas la iniciaton.

Ni, kiel anarĥiistoj, apogas tiun ĉi iniciaton kaj opinias necesa mobilizadon por subteni la revoluciajn movadojn batalantaj por sia aŭtonomeco kaj la Libereco.

Tie ci estas la bankokonto de la kampanjo:

Ricevonto: MD

Afero: “Rojava”

IBAN: DE98 5005 0201 1243 1674 49

BIC: HELADEF1822


Jen traduko de la klarigo pri la kampanjo publikigita en ties oficiala paĝo.

0 comentaris:

Publica un comentari a l'entrada