divendres, 17 de juny del 2016

Roĵavo: lukto kun liberecana substrato



                                                    


En julio 2006-a forpasis Murray Bookchin. Inter la mesaĝoj lanĉitaj memore al la grava liberecana teoriulo estis unu, kiu povus surprizi tiujn, kiuj havis nur supraĵan konon pri la kurda afero kaj ties kontraŭimperiisma lukto.


La PLK(1) esprimis, antaŭ la morto de Bookchin, sian agnoskon pri li kiel “unu el la plej grandaj sociaj sciencistoj de la XX-a jarcento”. La PLK agnoskis la kontribuon, kiun liaj ideoj faris al la disvolviĝo de la socialisma teorio, kaj esprimis, ke liaj “tezoj pri la Ŝtato, la povo kaj la hierarkio estos plenumitaj kaj realigitaj pere de nia lukto”, kaj sekvante tiujn ideojn la PLK promesis efektivigi praktike la demokratan konfederaciismon.
Kio okazis por ke, de la unuaj tekstoj citantaj Stalinon, Leninon aŭ Maŭon, nun la emfazon oni metas je la liberecano Murray Bookchin?
En la jaro 1978-a estis fondita, en la teritorio de Kurdio sub turka dominado, la Partio de la Laboristoj de Kurdio. Tiu ĉi politika organizaĵo naskiĝis kun tre klaraj ideoj: la starigo de sendependa kaj socialisma Kurda Ŝtato. Per siaj unuaj dokumentoj la PLK esprimis tiun idearon. En ties “Manifesto” la PLK difinis sin kiel “politikan organizaĵon sub la gvido de la scienca socialismo” kaj -eĉ se kritikema rilate iujn politikojn de la tiama Sovetunio, kiujn ĝi konsideris oportunismaj kaj reviziismaj- montris sin partiano de la lukto socialisma kaj naciliberiga sub la aŭspicio de tiu Sovetunio.
Sed la disvolviĝo, jen de la lukto, kiun la PLK efektivigis, jen de la ŝanĝoj en la internacia geopolitiko, efikis profunde sur la programo kaj la strukturo de la kurda partio. Malsame al aliaj politikaj movadoj, la PLK kapablis fari kritikan pritakson de la realeco, la partio kapablis analizi la okazintaĵojn ĉirkaŭ la sovetia sistemo kaj la ideoj de la reala socialismo kaj de la liberigmovadoj. En tiu senco la Parti-Kongreso de 1995-a ekzempligis unuafoje, laŭ plej evidenta maniero, la okazintajn ŝanĝojn. La rezolucio de tiu Kongreso jam kvalifikis la epokon de la socialismo sub sovetia influo kiel fazon de “socialismo primitiva kaj bruteca” kaj pledis por nova periodo en la porsocialisma lukto. Ne nur tio, ĉar la forlaso de la flago kun la serpo kaj martelo kaj la anstataŭigo de la “Centra Komitato” per la “Asembleo de la Partio” evidentigis tiun evoluprocezon en la konceptado pri la socialismo de la kurda liberigmovado.
Sed la plej gravaj ŝanĝoj alvenis fine de la 90-aj jaroj. La ideologia evoluprocezo de la partio daŭris, ĉefe de la mano de ties kapo Abdullah Öcalan, kaj lia aresto en 1999-a estis mejloŝtona en la historio de la kurda liberigmovado.

0 comentaris:

Publica un comentari a l'entrada