diumenge, 12 de juny del 2016

Kobano

Ĉe la enirejo de la Kurda Parlamento(1) en Erbilo(2) estas speciala plako kiu havas la subskribon de la Eŭska Parlamento(3). “Vi estis la unuaj kiuj ĝis ĉi tie alvenis, kiam Sadam ankoraŭ regis”, oni diris al mi. Kelkaj gastejsaj(4) parlamentanoj konfirmis al mi ke ili, fine de la 90-a jardeko, eniris el Sirio kaŝe trapasinte la riveron Tigriso(5).
Antaŭ kvin jaroj mi alvenis unuafoje en la Kandil-montaron(6) por intervjui la gerilon de la kurda movado. Ĉe kabaneto en montflanko je tri mil metroj kelkaj amikoj pasis la nokton. Matene, ina batalroto desupris el la monto. La partizanino Ronahi Ahmed estis ties kapo. Ŝi estas kurdino naskiĝinta en Sirio. Triono de la gerilanoj kiuj estis en la montoj kontrolitaj de la PLK(7), jen kontraŭ Turkio jen kontraŭ Irako en tiu momento, estis naskiĝintaj en Sirio. Iom pli poste, ili formis, ene de la PUD(8), la PPT-ojn(9) kiuj liberigos Roĵavon(10)(Okcidenta Kurdio, ene de la siriaj landlimoj). La movado iniciatita de Abdulllah Öcalan delonge vidis tion klare: ne eblas la nacia liberigo se oni daŭras katenita je la tribaj moroj; por elbati la feŭdismon nepras la ina liberigo.
Nun en Roĵavo malmultas la alvenintoj el la montaro. El vilaĝoj kaj kvartaloj, el la ceteraj partoj de Kurdio, po miloj estas la aktivuloj kiuj aniĝis en la PPT. Ankaŭ nekurdaj milicanoj, kristanaj asirianoj, muzulmanaj araboj kaj jezidoj. Kiam la sudkurdaj peŝmergaj trupoj, armitaj de Usono, fuĝis el Ŝingalo(11) alvenis la PPT-partizanoj. La de ili malfermitaj trapasejoj, pli lo io alia, savis milojn da jezidoj.
Kiam en 2012-a ili liberigis Roĵavon, ili klare konsciis pri la neceso konstrui landon por ĉiuj loĝantoj. Ili oficialigis la asirian lingvon. Kunvokis balotadon. Malfermis kurdajn lernejojn: unuafoje depost la 1930-a jardeko estis instruado en la kurda dum du lernojaroj. De la politika povo ĝis la armea kampo la genra vidpunkto trudis sin. Kelkajn monatojn antaŭ la militeksplodo la poeto Taha Khalil gastigis min ĉe si en Kamjŝlo(12). Li havis adoleskan filinon kun la nomo Helebce(13). Kun la rojava revolucio, Helebce laboris en la administrado de tiu libera Kurdio, same kiel miloj da aliaj inoj. En marto oni ŝin murdis per bombveturilo en Kamjŝlo. La ridetantan foton de Helebce ankoraŭ havas en sia fejsbuk-profilo kelkaj siriaj verkistoj.
En tiu tempo, antaŭ jarduono, vizitis Eŭskion la prezidanto de la PUD, Salih Muslim. Li ankaŭ estis ĵus perdinta sian filon en la bataloj cirkaŭ Kobano(14)(antaŭ la lasta sieĝo okazis kelkaj atakoj fare de la Islama Ŝtato ekde la pasintjara somero). Antaŭe Muslim vojaĝis tra Eŭropo, en la lokojn kie la kurda diasporo fortas: Francio, Germanio, Britio, Skandinavio, Belgio...Escepto estas Eŭskio, ĉar krom kelkaj familioj loĝantaj en la ĉefurboj ne estas kurda komunumo ĉe ni. Sed spite al tio ĉi, li montris specialan intereson veni ĉe nin, por koni nian landon, organizojn kaj partiojn.

0 comentaris:

Publica un comentari a l'entrada