dimarts, 21 de juny de 2016

“Nia strategio estas eduki la civitanojn je egaleco” Maryam Fathi, kurda aktivulino

Pri la subpremado de la kurdoj paroladas Fathi ĝenerale kaj pri tiuj, kiuj vivas sub la rego de Irano speciale, ĉar de tie ŝi forfuĝis. Por la estontenco ŝi agas cele al organizado de “novaj sociaj frontoj”.


Maryam Fathi (Marivan, Kurdio, 1982) antaŭ jaro alvenis en Bilbon kun sia filo. Antaŭ kvin jaroj ŝi forlasis sian landon, Orientan Kurdion(1). Estis kruta vojaĝo, malfacila komenco en la ekzilo, sed tie restinte atendus ŝin la karcero pro ŝia lukto favore al la inaj rajtoj. Ŝi prelegis en Hernanio pri la ina lukto ene de semajna staĝo dediĉita al Kurdio.

Kiel vi vivas la Noruzon(2) en la ekzilo?
Por ni ege malfacilas esti for de la hejmo. De la infaneco ĝi estas la nura festo, kiun ni sentas kiel nian. Ĉi-jare estas speciale kruele.
En la lastaj jaroj oni aŭdis pacmesaĝojn okaze de la Noruzo. Tamen, tiun ĉi jaron la kunteksto estas tute alia.
La espero estas parto de nia popolo. Ni kredas je la estonteco sed la situacio estas kruela. Depost la junia balotado en Turkio, kaj ankaŭ antaŭe, la Turka Registaro bombadas aviadile la montojn de Kurdio. Ankaŭ tiujn, kiuj kuŝas en la iraka flanko. Kaj ĝi sturmis per tankoj urbojn kaj vilaĝojn kaj mortigis centojn da civiluloj. La turka registaro ne volas agnoski la rajtojn de la kurda popolo. Ĝi sentas sin minacata ĉar ni avancis en la siria flanko.
El Roĵavo(3) venis bona novaĵo lastatempe, per la proklamo de Kurda Federacio .
Temas pri ege grava paŝo, kiu donas forton al ni por esti kuraĝaj fronte al la masakro. Ĉio, kio okazas en iu ajn parto de Kurdio influas sur ĉiujn kurdojn, ĉar ni batalas por faligi ĉiujn landlimojn, kiujn oni trudis al ni perforte. En la siria flanko, liberiginte Roĵavon, ni estas liberigantaj la kurdojn el sub la rego de Irano. Kiam la Turka Registaro masakras, ĝi agas kontraŭ ĉiuj kurdoj.



Pri la kurda teritorio sub la rego de Irano venas malplej da novaĵoj. Kia estas la situacio?
Estas la regiono plej izolita dum la lastaj 35-40 jaroj. Irano mem estas ankaŭ izolita lando. Ĝi estas armeigita la tutan jaron. La irana registaro havas neniun kompromison respekti la homajn rajtojn, kaj surstrate oni tre facilanime pafas kontraŭ la homoj. La grupoj kaj politikaj partioj favorantaj la inajn kaj homajn rajtojn ne povas labori, se ili ne agas laŭ la ordonoj de la registaro. Kiam oni kaptas socian aŭ feminisman aktivulon, oni tiun submetas al kvinminuta juĝado, sen advokato, kaj tiun deklaras malamiko de dio; oni kondamnas je dumviva mallibereco aŭ ekzekutas. La prizonuloj suferas tre kruelajn torturojn, oni seksperfortas ilin, kaj estas multaj en tiu situacio. La celo estas timigi la loĝantaron, por ke ĝi ne moviĝu.
Kun la nova registaro de Ruhani(4), ŝanĝiĝos la situacio de la kurdoj?
Ni ŝatus, sed ne. Ĵus okazis balotado por la parlamento, sed nur ili decidas kiu povas sin prezenti por atingi reprezentantecon kaj kiu ne. Ilian kribadon sukcesas trapasi nur tiuj, kiuj estas je la flanko de la registaro. Ni ne havas reprezentanton.
Pri kio laboras nun la partioj DPIK(5), Komele(6) kaj PLVK(7)?
Ili estas eksterleĝaj. La PVLK gerilas en la montoj. La DPIK kaj Komele restas en la kampadejoj de Suda Kurdio(8). Se la irana registaro vidas, ke estas reprezentantoj, kiuj rilatas kun ili, ĝi ekas juĝproceson. La nia estas memdefenda lukto, ĉar militon ni havas ĉiam hejme. La DPIK kaj Komele gerilis dum multaj jaroj kontraŭ la irana registaro, sed ili lasis la armilojn, ene de akordo, kiam oni starigis la RKR(9).
Kiun strategion disvolvas nuntempe la milita branĉo de la PLVK?
La nura partio, kiu nuntempe subtenas la partizanan lukton estas la PLVK, kaj ĉi havas virajn kaj inajn taĉmentojn. En 2010a estis grava interpuŝiĝo inter Irano kaj la PLVK. Irano kaj la RKR paktis batalhalton, interŝanĝe de la ĉeso de la ekzekutoj. Sed tio ne signifas, ke la gerila lukto finiĝis. En ĉiuj montoj estas partizanoj, ĉiam pretaj batali. Sed ni ne povas militi en la kvar partoj de Kurdio. Ni ŝanĝis la strategion.
Kiu estas la nuna strategio?
Se orienta kurdio ne militas, estas pro la nuna strategio. Nia strategio estas eduki la loĝantojn je egaleco. Ni havas la konfederacian sistemon. Mi pretigas la socion, el la flanko de la edukado, starigante kanalojn favore al la inoj. Same kiel en Roĵavo(3), ni konstruas en la asocia teksaĵo novajn sociajn frontojn por la estonto. Ni havas rilatojn kun la aliaj nacioj Irano por alfronti ties registaron kaj, kiam alvenos la momento, ni estos pretaj. Ni ne volas en Irano tion, kio nun okazas en Sirio.
En la gerilo la inoj kaj la viroj samnivele agadas.
Inoj kaj viroj devas esti samproporcie en ĉiu partio kaj grupo, kiu batalas favore al Kurdio. La inoj eniris la makison en la 90-aj jaroj, kaj nia lukto disvastiĝas al ĉiuj kampoj, ĉar sen egaleco, ne estas libereco.

KLARIGOJ:
Intervjuo de A. Mujika Tolaretxipi (Hernanio) originale aperinta en la eŭska ĵurnalo Berria la 22-an de Marto 2016-a.
Tradukis: NXC. Majo 2016-a.

0 comentaris:

Publica un comentari