diumenge, 26 de juny del 2016

“Ni devas protekti la bonaĵojn kiujn la revolucio alportis al la kurdoj”

Rhodi Mellek. Reprezentanto de la PUD(1) en Bruselo.

Mellek kredas je la socia projekto, kiun la kurdoj starigis en la nordo de Sirio, kaj opinias, ke ĝi povas esti efika por pacigi la landon. “Ne estas ideo pri ŝtato, la popoloj memmastrumas sin”.

“Mirindas, ke io tia naskiĝas el milito.” Post jardekoj de subpremado Roĵavo vidis la lumon, kvankam ankoraŭ ĝi troviĝas tutmeze de milito. La siriaj kurdoj regas sian teritorion kaj fondis “progreseman, demokratan kaj egalecan socion”, laŭ la vortoj de Rhodi Mellek (Kandli, Kurdio, 1978). Ŝi estas la reprezentanto de la PUD(1) en Bruselo kaj membro de la ina movado MLI-S(2). Ŝi vizitis Eŭskion dum la lastaj tagoj, invitita de la Eŭska PEN-Klubo okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo. Si bedaŭras, ke Okcidento subtenis la islamistojn dum la packonferenco de Ĝenevo. “Ĉu tiuj devas solvi la sirian aferon?”


Ĉu vi havas esperon rilate la batalhalton?
Ĝi povas esti bona komenco, kial ne? Sed -oni devos vidi... Iuj provas profiti por ataki. Ni havas la rajton je memdefendo, kaj se oni eniros la kurdan teritorion, ni nin defendos.
Baŝar al-Asad kunvokis baloton. Ĉu la PUD pretas partopreni?
Eble iuj kurdoj ĉeestos, sed mi ne kredas ke la PUD partoprenos.
Pasintan semajnon la LFK(3) agnoskis sian respondecon rilate la atencon en Ankaro. Tamen, la prezidento de Turkio Recep Tayyip Erdogan obstinas aserti, ke la farintoj estas siriaj kurdoj.
Erdogan faros kion ajn, por ke la kurdoj ne kontrolu lian sudan landlimon, por daŭrigi provizi per armiloj la IŜ-on kaj aliajn ĝihadismajn grupojn. Ian ajn ekskuzon li serĉos por enmiksiĝi en la landajn aferojn kaj ne haltos. Turkio agas fripone.
Dum longa tempo vi suferis persekutadon flanke de la siria registaro. Sed lastatempe oni povus trovi paralelecon inter la movoj de la kurdaj milicoj kaj la siria armeo. Ĉu ŝanĝiĝis la rilato kun la registaro?
Dum jaroj la kurdoj estis subpremataj. Niajn lingvon kaj ĉiujn aliajn kulturajn esprimojn oni malpermesis al ni. Ne nur en Sirio, ankaŭ en aliaj landoj oni klopodis malaperigi la historion de la kurdoj. En Sirio la familio al-Asad kruele punis la kurdojn. Komence de la milito la armeo retiriĝis el nia teritorio, ĉar ĝi ne volis malfermi alian fronton. Speciala estas la rilato inter la kurdoj kaj la registaro, sed ni ne estas aliancanoj. Ni ŝatas nek la registaron, nek la Islaman Ŝtaton. Ni havas nian politikan projekton kaj ni volas nenion komunan kun ili.
Baŝar al-Asad estas dirinta ke li pretus agnoski aŭtonomecon al la kurdoj.
Nemiam mi fidis la vorton de Baŝar al-Asad, kaj neniam mi fidos ĝin.
Oni ne povas scii kiel finos la milito. Kio estos pli bona por la kurdoj, la venko de al-Asad aŭ tio, ke la ribelantoj kaptu la povon?
Ni prioritatigas politikan solvon por tuta Sirio. Baŝar devas foriri, sed iel ajn ni devas eviti, ke la islamistoj kaptu la povon. Kiel eble plej baldaŭ la milito devas finiĝi, ĉar estas pli kaj pli da mortintoj kaj rifuĝintoj, kaj Turkio uzas ilin por ĉantaĝi. Oni forprenis ilian homecon kaj ŝanĝis ilin en marĉandilon. Estas hontinde.
Ĉu kunigi la kantonojn de Afrino(4) kaj Kobano estas celo de la kurdoj?
Kompreneble. Kial? Ĉar estas tre strategia loko. El Turkio la IŜ ricevas helpon kaj ĝihadistojn. Afrino estas izolita kaj riskas esti sufokita. Logikas doni kontinuecon al la teritorioj de la kurdoj.
Sed en tiu terpeco la kurdoj ne estas majoritato. Ĉu ne estus danĝere por la PPT(5)-milicoj?
Ni ne trudos niajn flagon nek lingvon al iu ajn. Ĉiuj havas lokon en nia socia projekto. Ni batalas por la homeco kaj la demokratio.
En la okcidentaj amaskomunikiloj ofte oni aŭdas la vortojn “moderaj ribeluloj”. Kontraŭ kiuj batalas la kurdoj en la urbo Azaz?
Ĉiuj estas branĉoj de al-Kaida. Simple ili ŝanĝas sian nomon. Aliflanke, la PPT estas en la Demokrata Siria Konsilio- kune batalante kun asirianoj kaj araboj.
La siriaj kurdoj havas rilaton kun Usono kaj Rusio. Ĉu eblos gardi tiun ekvilibron dum longa tempo?
Ŝajnas al mi ke ne, ĉar la strategio de Usono malklaras. Ne estas, ke ambaŭ potencoj amas la kurdojn, sed temas pri iliaj politikaj kaj strategiaj interesoj. Ili helpas armee, sed ne subtenas la socian projekton.
Al la Packonferenco de Ĝenevo oni ne invitis la kurdojn, laŭ la peto de Turkio.
Okcidento subtenis la islamistojn en Ĝenevo. Ĉu tiuj devas solvi la sirian aferon? Tamen nin oni ekskludis. Hipokritecego estas en Ĝenevo.
Kion vi opinias pri la armea interveno de Rusio? Ĝi rompis la militan ekvilibron.
Se la islamistoj estas ĝia celo, bone ŝajnas al mi, sed al mi ne plaĉas, kiam ĝi mortigas civilulojn. Mi estas por la pacigado. Estas malsameco inter la kurdaj fortoj kaj la ceteraj. La niaj estas memdefendaj milicoj. Nian projekton ili protektas kontraŭ tiuj, kiuj trudeniras nian teritorion.
La siriaj kurdoj estis devigitaj batali, sed nun vi kontrolas vian teritorion. Vi demonstris ke en Mezoriento eblas alia socia modelo.
La revolucio en norda Sirio kunportis bonaĵojn al ni, kaj ilin ni devas protekti. Kune kun la proklamo de niaj teritorio kaj rajtoj, ni disvolvis socian projekton por protekti la civitanojn fronte al ĉiu ajn perforto. Ĝi venis post pedagogia kaj revolucia laboro: la civitanoj, inoj kaj viroj je la sama nivelo, politikiĝis por lukti flanke de la kurdaj identeco kaj lingvo. Ĉiu vilaĝo memmastrumas sin; ne ekzistas la ideo pri ŝtato. La kvartaloj, la vilaĝoj, la kunvenoj... fine la homoj administras la ĉiutagaĵojn, ne estas ŝtato. Duono de la kunvenanoj estas viroj, kaj la alia duono estas inoj.

Kiun rolon plenumas la inoj en la socio?
La rajtoj de la inoj estas eksterordinare gravaj por ni. La ino vivas koloniigita, kaj tion ni volas frakasi. La ino estas en la mezo de la socio por ni. Dum la sieĝo de Kobano oni vidis tion; ŝi estis en la unua linio de la milita kampo. Jen kontraŭ la IŜ jen kontraŭ la vidpunkto de la masklisma kaj feŭda diktaturo.
Sirio estas plureca lando. Kiun lokon havas la ceteraj etnoj en tiu ĉi socia projekto?
Jes, Sirio estas mozaiko: araboj, asirianoj, kurdoj, alavitoj, ŝijaistoj... Ni ne volas alian civilan militon en nia teritorio. Reprezentantoj de ĉiuj etnoj partoprenas en niaj kunvenoj, kaj ĉiuj lingvoj estas protektataj.
Vi havas fortan rilaton kun la PDP(6) de Norda Kurdio(7), sed kia estas via rilato kun la RKR(8) de Suda Kurdio(9)?
En Irako oni vivas laŭ feŭda sistemo; estas pli kaj pli da moskeoj kaj ili estas ege pli islamigitaj. Oni estas pli proksime de la ankara politiko, de la PJD(10). Ankaro investis en multajn projektojn, kaj por ili ĝi estas ĉefurbo. La projekto de Barzani ne estas demokrata. Kontraŭe, Abdullah Öcalan por ni estas gvidanto, filozofo.
Notoj (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj):

(1) Partio de la Unio Demokrata (PUD)/Partiya Yekîtiya Demokrat (PYD).
(2) Movado de la Liberaj Inoj-Stelo (MLI-S)/Yekîneyên Jinên Azad-Star (YJA-Star).
(3) Liberigaj Falkoj de Kurdio (LFK)/Teyrênbazê Azadiya Kurdistan (TAK).
(4) Afrino-Efrîn.
(5) Popolaj Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Gel). Inaj Protekt-Taĉmentoj (Yekîneyên Parastina Jinê).
(6) Partio Demokrata de la Popolo (PDP)/Partiya Demokratik a Gelan (PDG). Halklarin Demokratik Partisi (HDP), en la turka.
(7) Norda Kurdio/Bakurê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la Turka stato.
(8) Regiona Kurda Registaro (RKR)/Hikumetî Herêmî Kurdistan (HHK/KRG).
(9) Suda Kurdio/Bashurê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la Iraka ŝtato.
(10) Partio de la Justeco kaj la Disvolviĝo (PJD)/Adalet ve Kalkinma Partisi (AKP), en la turka.

KLARIGOJ:
Intervjuo de Adrian Garcia (Bilbo) originale aperinta en la eŭska ĵurnalo Berria la 27-an de Februaro 2016-a.
Tradukis: NXC. Aprilo 2016-a.
Provlegis: DS kaj AA.

0 comentaris:

Publica un comentari a l'entrada