dimecres, 16 de novembre del 2016

Organizoj de la kurda liberiga movado

Tutkurdiaj organizoj.

Konfederacio de la Popoloj de Kurdio (KPK)/Koma Civakên Kurdistan (KCK).
La KPK estas la ĝenerala organizo kreita por efektivigi praktike la Demokratan Konfederaciismon, provo organizi la kurdan popolon aŭtonomece en ĉiuj siaj teritorioj sen tuŝi la ŝtatojn, nek ties limojn, ene de kiuj troviĝas la kurda loĝantaro. Ĝi estis fondita, kun la nomo Koma Komalen Kurdistan, la 20-an de marto 2005-a kun la prezento de la Deklaracio de la Demokrata Konfederaciismo kaj estis rebaptita en 2007-a.
La KPK konstituiĝas laŭ konsilantaroj kaj aliaj politikaj institucioj de la kurda socio de malsupre supren. Partoj de la konfederacio estas konsilantaro de la junularo, de la inoj, konsilantaroj de la kurda loĝantaro en Turkio, Sirio, Irano kaj Irako; la diasporo en Eŭropo, politikaj partioj PLK, PDSK, PLVK, PDU kaj la armita organizo Popol-Defendaj Fortoj (PDF)
La Popola Kongreso de Kurdio estas la parlamento de la KPK kaj ĝin konsistigas 300 personoj elektitaj el la movado. Estas direktita de unu plenuma konsilio kaj kelkaj komisionoj pri diversaj fakoj. Tiel estas reprezentataj ĉiuj la branĉoj de la socio.

 
Popola Kongreso de Kurdio (PKK)/Kongreya Gelê Kurdistanê (Kongra-Gel).
La PKK estas politika organizo en Turkio, fondita en oktobro 2003-a dum kongreso kie kuniĝis diversaj junularaj, inaj, studentaj kaj armitaj organizoj ĉekape de kiuj estis la Kongreso de la Libereco kaj la Demokratio en Kurdio (KLDK)/Kongreya Azadî û Demokrasiya Kurdistanê (KADEK).
La 5-an de aprilo 2004-a, estis deklarita, kune kun la KLDK terorisma organizaĵo fare de Usono. En junio de tiu jaro ĝi anoncis la ĉeson de la militpaŭzo valida ekde 1999-a. La armita agado kaŭzis pli ol 500 mortintojn dum 2005-a. La 1-an de junio 2005-a ĝi integriĝis en la pli ampleksan fronton Konfederacio de la Popoloj de Kurdio. La PKK deklaris novan militpaŭzon la 2-an de oktobro 2006-a.

Norda Kurdio/Bakurê Kurdistanê. (Turkio).
Partio de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).
Partio fondita en 1978-a kiu batalis por la sendependeco de Kurdio kiel socialisma ŝtato. Ekde la jaro 2000-a ekevoluis el sia origina marksism-lenimisma ideologio al la ekologiismo kaj kondeferaciismo inspirita de ideologoj kiaj Murray Bookchin. La nova politika teorio estas nomata Demokrata Konfederaciismo kaj proponas ke la diversaj partoj de Kurdio, dividita inter diversaj ŝtatoj, estu altgrade aŭtonomaj kaj povu konfederaciiĝi. Tamen la PLK de forneas la sendependecon.
La PLK estas la ĝermo kaj ĉefa iniciatinto de la KPK.
Kvankam la PLK neniam atakis aŭ minacis la interesojn de Usono nek de la EU ĝi estis inkluzivita en la listo de terorismaj organizaĵoj sub instigo de Turkio.

Popol-Defendaj Fortoj (PDF)/Hêzên Parastina Gel (HPG).
Partizana movado fondita en la jaro 2002-a fare de la PLK. Heredanto de la Liberig-Fortoj de Kurdio(LFK)/Hêzên Rizgariya Kurdistanê (HRK) kiu siavice sukcedis la antaŭan Liberiga Popol-Armeo de Kurdio (LPAK)/Artêsha Rizgariya Gelê Kurdistan (ARGK). Je la fondotempo ĝi tenis la militpaŭzon deklarita de sia antaŭulo. Sed en junio 2004-a ĝin rompis argumentante la malvolon de la Turka Ŝtato intertrakti. Sin sekvis diversaj militpaŭz-deklaroj kaj -rompoj dum tiuj ĉi jaroj ĝis la 21 de marto 2013-a kiam estis deklarita militpaŭzo kiu ankoraŭ validas.
Ties ĉefaj bazoj estas en la Kandil-montaro(1) en Suda Kurdio.


Suda Kurdio/Bashurê Kurdistanê. (Irako).
Partio por Demokrata Solvo en Kurdio (PDSK)/Partiya Çareseriya Demokratik a Kurdistanê (PÇDK).
Partio fondita la 2-an de aprilo 2002-a kaj kiu membras en la KPK. De la komenco trovis froblemojn flanke de la Regiona Kurda Registaro kaj ofte ne sukcesis akiri licencon por sin prezenti al balotado. En 2007-a ties oficejoj en la regiono estis fermitaj pro premoj de la turka registaro.


Orienta Kurdio/Rojhilatê Kurdistanê. (Irano).

Partio por Libera Vivo en Kurdio (PLVK)/Partiya Jiyana Azad a Kurdistanê (PJAK).
Fondita en 2004-a, ĝi estas la kurda partio aliĝinta al la KPK en Irano. Ŝajne la duono de ties membroj estas inoj kaj tre junaj. La inoj subtenas la partion pro ties forta defendo de la ĝenra egaleco, des pli grava kadre de la intensa patriarka politiko de la irana registaro.
Ĝi estis deklarita de Usono terorisma organizo.

Fortoj de Orienta Kurdio (FOK)/Hezên Rojhilatê Kurdistan (HRK).
Armita kurda organizo aganta en Irano.

Okcidenta Kurdio/Rojavayê Kurdistanê. (Sirio).
Partio de la Unio Demokrata (PUD)/Partiya Yekîtiya Demokrat (PYD).
Partio fondita en 2003-a de la kurdoj de Sirio. Ĝi membras en la KPK. Ekde la komenco de la Siria Civila Milito la PDU kaj ties milicoj organizis aŭtonoman registaron en la kurdaj kantonoj, konataj kiel Roĵavo, kaj batalis kontraŭ la siria armeo kaj la islamismaj opoziciaj grupoj, sepeciale la Fronto de la Venko(2) kaj la Islama Ŝtato(3).



Popolaj Protekt-Taĉmentoj (PPT)/Yekîneyên Parastina Gel (YPG)
Estas la oficiala armita branĉo de la SKK. Ĝi praktikas defendan strategion kaj neŭtralecon kontraŭbatalante ĉiun ajn grupon kiu klopodu kapti ties teritorion aŭ enporti la Sirian Civilan Militon al la kurdaj regionoj.
La grupo estis fondita iom post la incidentoj de 2004-a en Kamjŝlo(4) kiam aro da junuloj decidis krei milicon por sin defendi pli efike. La milico fariĝis konata je la eksplodo de la civila milito en Sirio kiam ili forpuŝis el la kurdaj regionoj la registarajn trupojn. Poste ĝi batalis kontraŭ la islamismaj bandoj.
La milicon konsistigas inoj kaj viroj de Roĵavo(5), maĵoritate kurdoj. Sed ankaŭ granda nombro da araboj, inkludante dizertintojn de la reĝimopozicio, kaj asirianoj aliĝis al ĝi ĉar rigardata kiel la plej bona garantianto de la sekureco en la regiono.
La PPT sin konsideras milico popola kaj demokratia kaj okazigas internajn balotadojn por elekti siajn oficirojn.
Inaj Protekt-Taĉmentoj (IPT)/Yekîneyên Parastina Jinê (YPJ).
Kreitaj en 2012-a kiel la ina brigado de la PPT fakte ili estas samnivelaj baltaltrupunuoj. La IPT ludis gravan rolon en la elliberigo de miloj da jazidioj sieĝitaj en Ŝingalo(6) de la Islama Ŝtato en aŭgusto 2014-a kaj estas la vivforto de la rezitado en Kobano(7).

Supera Kurda Komitato (SKK)/Desteya Bilind a Kurd (DBK).
Estas registaro en Okcidenta Kurdio fondita dun la Siria Civila Milito. Ĝin staridis la PUD kaj la KNK post kunlaborecakordo atingita la 12-an de julio 2012-a en Erbilo(8), Suda Kurdio, sub la aŭspicio de la prezidanto de la Regiona Kurda Registaro en la nordo de Irako. En ties konsilio membras sama nombro da PUD- kaj KNK-anoj.

Kurda Nacia Konsilio (KNK)/Encûmena Nishtimanî ya Kurdî li Suriyê (ENKS).
Estas politika organizaĵo de Okcidenta Kurdio fondita la 26-an de oktobro 2011-a en Erbilo sub la aŭspicio de Masud Barzani, prezidento de la RKR, post la kreo de la Siria Nacia Konsilio. En decembro 2012-a ekmembris en la Nacia Koalicio por la Opoziciaj Fortoj kaj la Siria Revolucio kiu kunigis diversajn kontraŭreĝimajn partiojn. La Kurda Nacia Konsilio distanciĝis de la SNK ĉar tiu ĉi rifuzas kian ajn malcentralizadon dum la KNK alstrebas aŭtonomecon por la kurda regiono en Sirio.
Post konflikti kun la PUD ambaŭ partioj akordis krei la SKK-on kaj iun popolan defendforton. Laŭ la akordo la vilaĝoj kaj urboj de Roĵavo sub kontrolo de la kurdaj fortoj estos regataj kune de la du partioj ĝis okazos balotado.

Patriota Unuiĝo de Kurdistano (PUK)/Yekitiya Nîshtimanî Kurdistanê (YNK).
Politika grupiĝo fondita en Suda Kurdio de Ĝalal Talabani junie 1975-a. Komence ĝi estis partio de intelektuloj. De la 80-aj jaroj ĝi pligrandigis sian socian bazon kaj trapasis evoluon de tipe maldekstrula programo favore al socialdemokratio kaj centro. Ĝia ĉefa influzono ampleksas sud-orientan parton de la Norda Kurdiso, najbare al Irano. La partio konkurencas kun la Partio Demokrata de Kurdio de Masud Barzani. En 1995-a en la liberigita norda parto de Irako okazis interfratecaj bataloj inter ambaŭ partioj, kion provis utiligi la iraka armeo kaj militistaroj de najbaraj ŝtatoj invadante Nordan Kurdion. La batalado finiĝis danke al interveno de taĉmentoj de okcidentaj landoj. Repaciĝo de ambaŭ partioj permesis starigi praktike sendependan zonon regata de la kurdoj. En subordigita al la unio milico servas ĉirkaŭ 50000 peŝmergoj kaj samkvanta nombro da rezervistoj.


Partio de la Demokrata Socio (PDS)/Partiya Civaka Demokratîk(PCD).
Konata laŭ la turklingva akronimo DTP. Estas kurda politika partio de Norda Kurdio fondita en 2005-a konsiderata la heredanto de la Popola Partio Demokrata/Partiya Gel a Demokratîk (turke DEHAP) kaj la Movado de de Demokrata Socio/Tevgera Civaka Demokratîk (turke DTH).

Popola Partio Demokrata(PPD)/Partita Gel a Demokratîk(PGD).
Konata laŭ la turklingva akronimo DEHAP.
Kurda partio de Norda Kurdio fondita la 24-an de oktobro 1997-a kiel sukcedanto de la Partio de la Popola Demokratio/Partiya Demokrasiya Gel (turke HADEP).

Partio de Demokratio de la Popolo (PDP)/Partiya Demokrasiya Gel (PDG)
Konata laŭ la turklingva akronimo HADEP.
Partio fondita en majo 1994-a por defendi la rajtojn de la kurdoj. Malgraŭ tio ke ĝi gardis distancon disde la PLK, konsiderata de la Turka Ŝtato kiel terorisma organizo, ĝi estis fine malleĝigita sub la akuzo estis parto de tiu.
--------------------------------------------
Notoj: (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj)
(1) Çidayen Qendîlê.
(2) Jabhat al-Nusra, en la araba.
(3) al-Dawla al-Islamiya, en la araba.
(4) Qamîshlo.
(5) Rojava.
(6) Shingal.
(7) Kobanê.
(8) Hewlêr.

KLARIGO.
Tiu ĉi listo ne pretendas esti kompleta kaj plena. Ĝi estas nur provo doni gvidilon en la labirinto de grupoj, asocioj, partioj ktp... kiuj konformas movadon kia la kurda. Ĝi estas kompletigenda kaj ampleksigenda kaj la aŭtoro elkore dankos kaj helpon kaj konsilojn.
La aŭtoro bazis la tekston sur informoj el la blogo “Rojava no esta sola”, Interreto kaj Vikipedio.

Kompilis kaj redaktis: Nikolas Xil Carvalho





0 comentaris:

Publica un comentari a l'entrada